Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tri semajnoj ni jam flue interparolis en la nova lingvo kaj decidis fondi klubon kaj ĵurnaleton: „Juna Esperantisto“. Unu post unu vendiĝis niaj belaj premilibroj aŭ volumoj de Jules Verne por pagi la eldonelspezojn. La redakcio sidis dum kvin jaroj sur la sama benko en la fundo de klaso. Dum kiom da lecionoj pri matematiko ni gluis poŝtmarkojn, skribis adresojn aŭ legadis patrajn leterojn de profesoro Cart aŭ D-ro Zamenhof!

Hodler jam montris ŝaton je ordo kaj serioza organizo. Ankaŭ li vidigis senpartian ekvilibron. Laŭ lia instigo ni lernis kune „Idiom Neutral“ kaj „Bolak“, por certiĝi, ke Esperanto estas ja vere la plej taŭga lingvo internacia.

La organizo de la Dua Kongreso (Ĝenevo 1906) alportis novajn spertojn. Hodler speciale interesiĝis je la proponoj de S-roj Rousseau kaj Carles pri esperantistaj konsuloj. Li insistis pri tio, ke nia movado devas stariĝi sur fundamento samtempe pli idealista kaj pli praktika, organizante reciprokan sinhelpadon inter bonvolaj homoj. Igi la lingvon tuj utila kaj prepari internacian tuthomaran popolon, jen la temo, kiun pristudis lia pensema inteligento. En 1907 la gazeton „Esperanto“ li reprenis el la manoj de Paul Berthelot kaj redaktis ĝin laŭ tiu tendenco.“

Tiu Ĝeneva Kongreso fiksis la sorton de Hodler. Ne fininte la gimnazion li forlasis la benkojn de