Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la lernejo por neniam revidi tian institucion, kaj eniris sanktan Esperantujon. Kiel siatempe la patro, tiel la filo forkuris el la instruo kaj alvenis al la promesita lando kun kapo plena je klaraj ideoj, kaj manoj malplenaj. Iom li jam estis konata pro la supre citita „Juna Esperantisto”, artikoloj en „Tra la Mondo”, kaj modela traduko de la novelo de Bernardin de Saint Pierre, „Paŭlo kaj Virginio”, aperinta 1905 ĉe la Presa Societo en Parizo.

Plia sekvo de tiu kongreso estis, ke vigle interesiĝis pri la lingvo S-ro René de Saussure, kiu en la sama jaro malfermis Rue Bovy-Lysberg oficejon, laŭ mia scio unue propagandan, baldaŭ poste sciencan. Certan tempon Hodler laboris tie kiel sekretario, ĝis li fariĝis posedanto de „Esperanto”. La redaktejo kaj la unua oficejo de UEA troviĝis en ĉambreto treege modesta ludonita de S-ro de Saussure. Estas ankaŭ li, kiu trovis kaj luprenis la loĝejon Rue de la Bourse 10, aŭtuno 1909, kie iom post iom nia asocio okupis la ĉefan spacon kaj li la malgrandan. En 1913 S-ro de Saussure translokiĝis al Bern pro la sano de sia filo. La deveno, eduko kaj karaktero de ambaŭ homoj estis tro diversaj, por ke el la samideanaj rilatoj kreiĝu amikeco. Hodler vidis grande, li volis realigi la ideojn de Zamenhof per la praktiko, dum S-ron de Saussure interesis tiam kiel ĉiam detaloj de la lingvo kaj