Paĝo:Stettler - Hector Hodler, 1928.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gramatiko. Ankaŭ ĉi tiu havis multan metodon en la laboro kaj bonordegon en la oficejo, bonecoj, kiujn juna Hodler devis lerni. Estas simpla devo de veremo danke konstati, ke ĉe S-ro de Saussure nia asocio trovis la unuan tegmenton, la unuajn meblojn kaj prunte uzis la multajn oficejajn ilojn, por kiuj nia ŝparema Direktoro ne volis elspezi monon. Neniam mi forgesos, kian elokventecon mi devis amasigi, ĝis Hodler elpoŝigis tutajn kvin frankojn por aĉeto de kelkaj plumoj, de kaslibro kaj de unu rekta liniilo.

La 12-an de Februaro 1907 Hodler publikigis sian unuan numeron de „Esperanto“. Tiu memorinda dokumento, 4 paĝoj je 35 × 50 cm, surhavas lian nomon kiel Direktoro de la gazeto kaj estas numerigata: Tria jaro, No. 1. En la enkonduka artikolo li informas la legantaron: „Simila al tiuj estaĵoj, kiuj ĉe l’veno de l’ekmaturiĝo, nescias kien ilin kondukos la jaroj, ĝi iam ŝajnis ŝanceliĝema kaj necerta pri sia vojo. Dufoje ĝin morto minacis, ne tial, ke al ĝi mankis helpantoj kaj amikoj, sed nur tial, ke ĝian regulan aperon haltigadis pure administraciaj aferoj. Nuntempe, malaperis tiaj cirkonstancoj, kaj al la tutmonda esperantistaro, ne plu al ia nacia esperantistaro, sin prezentas Esperanto, provita, hardita, kun programo, alfarita al la estantaj bezonoj kaj disvastiĝeco de nia afero.“