Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

buŝo kaj gorĝo per citronakvo 20o, krurenpakojn duhorajn 20o, eventuale kun varnikruĉoj. En okazo de doloroj en la gorĝo, bonaj estas vaporbanoj de l’ gorĝo kaj vizaĝo kun malvarmetaj lavoj, se necese ankaŭ varmaj kompresoj sur la brusto, kiam estas kataraj doloroj.



Hepataj malsanoj

Ili disvolviĝas tre malrapide kaj ilia progresado estas ordinare trena. La pacientoj ofte plendas dum jaroj pri difektoj de digesto, ili estas malĝojaj, sentas sin malviglaj, perdas la apetiton, flaveta haŭtkoloro montriĝas kaj eĉ tiam la diagnozo ne estas ankoraŭ tute certa; precize pro tio la malsanuloj estas detenitaj, ĝis la malsaneco atingis altan gradon. La kaŭzo estas ofte sida vivmaniero, ĉar per tio povas facile okazi malbona sangcirkulado. Konstanta pezo sur la hepato per tro premanta korseto aŭ zonumo povas ankaŭ kaŭzi gravajn hepatsuferojn. Kiu volas eviti tiun ĉi malsanecon, forlasu ĉiun grasan aŭ spicitan manĝajon, ankaŭ bieron, vinon, likvoron, ĉar ili, enpenetrante en la hepaton, favorigas tie malsanecon ĉe personoj inklinaj al tio. Labori en libera aero, segi lignon, fosi en ĝardeno, falĉi herbon estas bonaj okupiĝoj kaj akcelas la digeston, kiu ĉe hepatmalsanoj ĉiam suferas. — Varmaj sidbanoj kun malvarmaj surverŝoj estas rekomendindaj. — Kiam estas doloroj,