Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

varmaj kompresoj kaj nokte malvarmetaj enpakoj. — Masaĝo de l’ hepata regiono kaj de la ventro favorigas la cirkuladon kaj la digestadon.



Reŭmatismo

Oni distingu akutan kaj kronikan artikreŭmatismon, la unua venas subite kun febro, la alia sen fortaj kaj subitaj krizoj kaj sen febro. Ĉe akuta krizo la artikoj estas tiel doloraj, ke oni ne povas tuŝi la pacienton, kaj se oni ne havas la eblecon doni varmajn banojn por ŝvitigi, oni devas kontentiĝi per malvarmetaj enpakoj. La diversaj artikoj malsaniĝas unu post alia, kaj se oni volas havigi al la paciento momentan faciligon, oni faru nur partajn enpakojn, t. e. oni nur enpaku la dolorajn artikojn. Ĉiutage oni faru 1—2 malvarmetajn lavojn. Por gardi la koron kontraŭ malsaniĝo, oni faras malvarmajn korkompresojn, kiujn oni devas ŝanĝi ĉiu ½—¾ hore. Ĉe kronika reŭmatismo oni prenu du fojojn dumsemajne vaporbanojn, aŭ ĉiutage sunbanojn, ĉiutagan masaĝon de l’ korpo kaj gimnastikan ekzercadon. — Ĉe fortikaj personoj ankaŭ efikas malvarmaj surverŝoj kun posta varmiĝo en lanaj kovraĵoj.



Artrito

Ĝi facile devenas de abunda viand-manĝado kaj de alkohol-havantaj trinkaĵoj kiel ankaŭ de akraj spicaĵoj. Artrito estas kaŭzata