Paĝo:Strindberg - Insulo de Feliĉuloj, 1926, Frode.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

duono de la aŭskultantoj partianiĝis al Lasse kaj la alia al Peter. Kaŭze de tio la ŝipkuracisto unufoje forigis la disputon tiamaniere, ke li deklaris, ke ambaŭ partioj estas pravaj. „La vivo estas kaj nigra kaj blanko“, li diris. „Kiu okaze ekvidis nur la nigran flankon, kredas, ke ĉio estas nigra; kiu okaze ekvidis nur la blankan, tiu opinias, ke ĉio estas blanka.“ Kaj je tio ili kontentiĝis.

Tiamaniere ili alvenis al la naŭ insuloj de Azoroj. Ĉi tie ili ekhavis la permeson, iri surteren por tutetendi la krurojn. Ili opiniis esti alvenintaj al Paradizo, ĉar ĉi tie kreskadis vino, maizo, oranĝoj, ananasoj kaj melonoj sub libera ĉielo. Viro, kiu estis laboradinta dum ses jaroj en ankroforĝejo pro tio, ke li estis tranĉile pikinta alian viron, fariĝis tiom ĝoja, ke oni devis lin alligi, kaj alligita li kuŝis apud rivereto manĝante oranĝojn, tiel, ke li estis flava en la vizaĝo kaj krieganta, ke li estas Adamo. Pro tio li ankaŭ ekdeziris sin tute senvesti kaj sin vesti nur per tabakfolio, sed la ŝipopastro ekokupiĝinte pri li deklaris, ke estas peko promeni sen vestoj, sed la viro argumentis laŭ la Sankta Skribo kaj la sankta historio, ke post la unua peko Adamo estis vestita nur per figfolio, pro kio li opiniis havi la rajton sin vesti per tabakfolio. Sed tiam la pastro helpe de la patriarkoj kaj Flora Exotica Sacra evidentige pruvis, ke figfolio ne estas tabakfolio.

Fine la pasaĝerojn oni kondukis surŝipen; oni ekveturis direktante la antaŭaĵon rektvoje al Antiguam. Ĝis tiam la vojaĝo estis kvieta kaj bonega escepte ventegon travivitan en Norda Maro. Sed nun, kiam ili estis enirontaj la regionon de la senŝanĝa vento, ili ekhavis senventecon. La maro ilin ĉirkaŭis kiel hidrarga horizonto, sur kiu la ŝipo moviĝis kiel magneta vergeto.