Paĝo:Strindberg - Insulo de Feliĉuloj, 1926, Frode.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nomon, t. e. Atlanta Oceano. Kaj tiam li bonvenigis la lertajn sinjorojn kaj fariĝis ilia bona amiko.

Favorata per bonaj ventoj la vojaĝo iris tra Norda Maro, la Angla Kanalo kaj oni eniris la Hispanan Maron. Ĉar pro eblo de averio oni ne riskis havi la malliberulojn alligataj, kaj aliparte oni ne timis forkuron aŭ ribelon, ĉar ĉiuj estis sin deklarantaj kontentaj je la foriro, ili povis sin movi libere, kaj ili kondutis bonege kaj bonmore. La edziĝintuloj rericevis siajn edzinojn kaj infanojn, kiujn ili ne vidis dum multaj jaroj. Ili estis treege feliĉaj, kaj la feliĉo igis ilin bonaj. Sed ili vere ne estis danĝeraj. Kelkaj el ili estis atakintaj per tranĉilo dum ebrieco, aliaj estis forkurintaj el la militista servo, aliaj estis ŝtelintaj fruktojn de najbaraj arboj, ĉar ili mem ne posedis arbojn. Ellasitaj el malhelaj, nesanigaj malliberejoj ili ĝuis senlime la perspektivon de la granda maro, kiu ĉirkaŭis ilin per lumo. Ĉio estis al ili nova, kaj ili ludis sur la ferdeko kvazaŭ infanoj. Jen ili volis rigardi delfenon dancantan sur la ondo, jen ili deziris rigardi la ŝipanojn kaptantajn ŝarkon aŭ flugfiŝon.

Ĉar ili estis liberigataj el laboro, la tuta vojaĝo ŝajnis al ili kvazaŭ festotago, kaj sen iaj zorgoj pri la vivrimedoj ili altabliĝadis por ricevi simplan sed sufiĉe nutran manĝaĵon.

La du studentoj, kiuj estis havintaj la ŝnuregon ĉirkaŭ la kolo, sed estis liberigitaj de tia puno, sin rigardis iamaniere kiel kunkrimulojn kaj konatiĝis kun la eksmalliberuloj, kiuj devis rekomenci la batalon de la vivo en nova lando sub novaj kondiĉoj. Lasse estis pro naturo kaj edukado alveninta al la opiniaro, ke ĉiu okazintaĵo estas plej bona; Peter, male opiniadis, ke ĉio estas malbona. Kaj ofte la du kamaradoj malpaciĝis pri siaj opinioj pri la mondo, dum kio ofte okazis, ke unu