Paĝo:Strindberg - Insulo de Feliĉuloj, 1926, Frode.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eligis la langon, ĉu al la fortikaĵo aŭ al la lando entute, kiu bluete malaperis iom post iom, tion difini estus malfacile. Malŝarĝinte tiamaniere siajn patrolandajn sentojn, ili ekserĉis la kajuton de la ŝipestro en la postaĵo por montri siajn legitimaĵojn kaj doni deklaron.

El la raporto, kiun ili nun donis, oni eksciis, ke ili estas studentoj ĉe la universitato de Upsala, Dominus Lasse Hulling kaj Peter Snagg, ambaŭ plenpruvite kulpaj pri tio, ke en la restoracio de la urbo kaj ĉe drinkfesteno de samprovincaj studentoj ili estis parolintaj malhonore pri la reĝa profesoro Serenissimus Olaus Rudbeckius kaj lia ĵus eldonita centjarece kolosa verko AtlandManhem, en kiu la gloron de la patrujo altigis la aŭtoro tiom, kiom ĝis tiam oni ne pensis aŭ antaŭsentis, ĉar la nomita Serenissimus kun plena evidenteco estis pruvinta derive, ke Svedujo ne estis malpli ol la lulilo de la homaro. Pro ilia malsaĝa kaj malhonora dubo la plicitatajn Hulling kaj Snagg oni ĵetis en malliberejon, sed, ĉar ili kondutis maldece kaj puninde en ĉi tiu restadejo pli malvasta ol saniga, oni kondamnis ilin je „gatlopp[1] kaj pundomo.

Ricevinte pardonon pro la speciala mildeco de lia reĝa moŝto, ili ekhavis la permeson, sin forsavi el la regno kaj forvojaĝi al Nova Svedujo per „Sveda Leono“.

La ŝipestro ricevis la deklaron kun forta rido. Li nenion aŭdis ĝis nun pri tiu libro „Atlantika“ sed sciiĝinte, ke ĝi pretendis pritrakti ion tian, ke Svedujo estas la subakviĝinta. „Atland“ aŭ la Insulo de la Feliĉuloj, li tuj samopiniis kun la studentoj deklarante, ke ĉiu maristo scias, ke „Atland“ situas en la Granda

Oceano, kiu ĝuste laŭ tiu sama insulo ricevis sian

  1. T. e. kurado inter du vicoj da vergbatantoj.