Paĝo:Strindberg - Insulo de Feliĉuloj, 1926, Frode.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

August Strindberg, kies vivtempo ampleksas la jarojn de 1849 ĝis 1912, estas la plej eminenta reprezentanto de la realisme-naturalisme akcentata stilo en la sveda literaturo, kiu aperis je la fino de la deknaŭa jarcento. Multaj liaj verkoj karakteriziĝas per senkompate esprimita kritiko de la estantaj sociaj aferoj, kaj sekve de tiaj revoluciemaj tendencoj li fariĝis la aŭtoro plej ŝatata de la svedaj laboristoj-socialistoj. La Strindberg-a stilo ofte estas malmodera kaj eĉ bruta; tio eble plej ofte okazas koncerne liajn senkompatajn atakojn kontraŭ la virinaro. Malmultajn aŭtorojn oni taksis tiel malsame kiel Strindberg-on. Plej ŝatata li fariĝis kiel dramverkisto kaj aŭtoro de romanoj kaj noveloj.

El la longa vico de la verkoj de Strindberg oni memoru unue liajn du plej bone ŝatatajn historiajn dramojn Mäster Olof (Majstro Olov) kaj Gustaf Wasa. Mäster Olof estas la verko, per kiu li unue akiris reputacion literaturan. Ĝia ĉefa persono estas la juna Olaus Petri, filo de forĝisto el la urbo Örebro, kiu alportis al Svedujo la ideojn de la Luthera reformacio. La traktado de tiu reformacio tamen instigis lin al la enigo en la dramon de postuloj pri reformoj ankaŭ en la modernaj institucioj. Gustaf Wasa prezentas al la leganto bildon de sveda reĝo je la komenco de la deksesa jarcento. Dum