Paĝo:Strindberg - Insulo de Feliĉuloj, 1926, Frode.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lia regado la Lutheran reformacion oni do enkondukis Svedujon. Alia fame konata dramo estas la tragedio Fadern (La patro), kiu enhavas multe da atakoj kontraŭ la virinaro. En Svenska Öden och Äventyr (Svedaj okazintaĵoj kaj aventuroj), kiu konsistas el aro da historiaj noveloj, Strindberg prezentas majstre verkitajn priskribojn el la sveda historio. En ili oni bone vidas lian eminentan kapablon kiel rakontanto. Aliaj konataj, prose skribitaj verkoj estas ekz. la socia satiro Roda rammet (Ruĝa ĉambro), Giftas (Edziĝoj), kiuj pritraktas la edzecon, Hemsoborna (Loĝantoj de insulo) kaj I havsbandet (Sur la rodo), kiuj konigas al la legantoj la arĥipelagon de Stockholm, la membiografio Tjanste skvinnans son (Filo de servistino) kaj Inferno, kie li okupiĝas pri sia anima vivado. Dum pli posta parto de sia vivo li entuziasmiĝis je la studado de natursciencoj kaj mistikismo, kaj esprimo de tia intereso estas i. a. Svarta fanor (Nigraj standardoj). La sekvanta novelo apartenas al Svedaj okazintaĵoj kaj aventuroj. Borgholm, Svedujo, Aŭg. 1924 Oskar Frode.

6