Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
17


Kompatinda Rezi ! . . . . Infano, ŝi ludis, dancadis lcaj kantadis sur la strato ; aŭ mirigite rigardadis la vojaĝantojn, al la bela Italujo rapidantajn. Iafoje, genia pentristo fierigis la knabinon, farante mirindan bildon en la dika gastolibro. (Mi jam vidis tiun gastolibron, tute plenan de kuriozaĵoj kaj humoraĵoj. Kiel mi estus volinta piediri en Italuion kune kun tiaj gajaj geniuloj!)

ŝi neniam konis la patrinon, kiu mortis kelkajn semajn•ojn post ŝia naskiĝo. La patro estis kruda, bruega, iom drinkema ; kaj malgranda Rezi timis lin; ami lin ŝi tute ne povis.

Kontraŭe, ŝi amegis kaj admiris Antonon, la belan grandan kuraĝan fraton. Li estis tiel lerta ĉamoĉasisto, kaj ankaŭ ĉarme ludis per la tirola citro. Ho ve ! la oraj vesperoj en la ĝardenlaŭbo!

Sed, baldaŭ, la brava Antono foriris bataladi por la imperiestro kontraŭ la Prusoj. La bonkora Antono tute ne malamis la Prusojn, kaj eble la Prusoj ne malamis Antonon. Sed, ĉar Bismarko nepre volis rabi Silezion, Antono devis foriri al la milito, kaj morti.

Malgranda Rezi ne vidis lin plu.

Tamen, venis poste iu, kiu igis ŝin preskaŭ forgesi la belan kuraĝan fraton. Amindumanto venis, kaj la valo, la montoj, la glaciejo—ĉio ŝajnis alpreni magian rozkoloron. Ah ! kiel ŝi amis sian karan Franz! . . .

Ho ve ! la grizeblanka, lanuga edelweiss ! Franz’ ofte alportis ĝin por la bela Rezi, el la danĝeraj krutaĵoj. . . . La plej belaj floroj ĉiam kreskas en la plej danĝeraj lokoj; kaj, rigardante la stelformajn florojn, Rezi ofte sentis malĝojan korpremon. Cu tio estis antaŭsento de estonta malieliĉego ? Aŭ nur natura timemo de amanta fianĉino ?

Ho ve ! la gajaj festoj, la tirolaj kantoj kaj dancadoj! Kia rava sento, kiam la fianĉo per fortegaj brakoj ŝin levis en la aeron, dume turniĝante kiel araba derviŝo. . . .

ŝi edziniĝis, ne forlasante la karan malnovan gastejon ; ĉar la edzo nun faris la devojn de la mortinta Antono. Kiel edzino kaj patrino, Rezi estis feliĉega, escepte pri la kretina filino.

Sed venis la malĝojaj jaroj. La maljuna patro fariĝis -ĉiam pli drinkema, ĉiam pli malŝparema ; kaj fine mortis