Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
16

kiu ŝanĝas tiel rapide la vilaĝan belulinon je velkinta, sulkiĝinta maljunulino. Ŝi estas nur alia ekzemplo de tio, kion oni vidas ĉie, t. e. nekonscia suferado ; kaj feliĉe estas, ke patrino Naturo donacas tiun kompenson, la nekonscion kaj hardiĝon, al la kreitaĵoj, kies sorto estas, ŝajne, tiel mizerega.”'

Tiel mi revis, trankvile fumante ; kiam, subite, la maljunulino falis teren sur la vojeto. Mi alkuris, kaj trovis ŝin sveninta.

Sed kelkaj gutoj da brando el mia poŝbotelo sufiĉis por rekonsciigi ŝin. ŝi ne estis delikata urbanino, kaj plue, la fama hungara likvoro, kredeble, povus revivigi mortinton. Malgraŭ ŝiaj protestoj, mi nepre volis porti la ŝarĝon al ŝia dometo, dum ŝi portis mian dorsosakon kaj mantelon.

Mi alvenis nedifektite, sed ruĝega kaj ŝvitanta. La maljunulino bonkore ridetis kaj dankis min treege.

ŝi invitis min eniri en sian loĝejon kaj regalis min per lakto, pano kaj fromaĝo. La dometo estis la plej alta en la valo, sed ankaŭ la plej malriĉa. Tiele ĝi estas soleca, diris ŝi, ke eĉ la hundeto kutimas akompani la vojaĝantojn, kiuj iafoje preterpasas.

Cio estis mirinde pura kaj bone ordigita kaj mi tuj rimarkis, ke la vizaĝo de la maljuna Rezi ankoraŭ portas postesignojn de neordinara beleco. En angulo de la ĉambro troviĝis la filino, kiu estis unu el tiuj kompatindaj kreitaĵoj, tiel ofte renkontataj en alpaj vilaĝoj—kretinoj, idiotoj, kiuj, havante nur dudek jarojn, tamen aspektas maljunuloj en reinfaneco, kaj ofte havas teruran nehoman voĉon, raŭkan kiel bova blekado.

Baldaŭ mi tiel amikiĝis kun la maljuna Rezi, ke ŝi rakontis al mi sian vivon. ... Ne ĉiam ŝi loĝis en doineto tiel forlasita kaj soleca. Infano, ŝi loĝis en la bela gastejo apud la granda strato. (Mi bone konas tiun pentrindan gastejon. La tegmento havas larĝe elstarantajn bordojn ; la blankaj inuroj estas ornamitaj per antikvaj germanaj pentraĵoj ; franca kuglego estas enmetita en la masonaĵon de 1’ ekstera ŝtuparo, kiel rememorilo pri napoleonaj militoj ; en la plej bona ĉambro estas agloj, ĉamoj, marmotoj, kaj aliaj bestoj alpaj ; en la vazoj estas ĉiarn grizeblanka, lanuga edelweiss, kaj, ĉiuvespere, el la ĝardenlaŭbo sonas dolĉe la citroharpo.)