Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
15

Estis terure malvarme, kaj, ĉe la norda flanko de 1’ rifuĝejo, longaj pendglacioj omamis la tegmentajn bordojn. Malsupre, nenio krom maro da grizaj nuboj.

Lastafoje, mi salutis la knabinojn per la mano, kaj subiris en la nebulan maron.

Mi povis vidi la krutan vojeton, sed nur je du metroj antaŭ mi ; tiel ke mi havis ĉiumomente la senton, esti tuj falonta en senfundaĵon. Longatempe mi malsupreniris singarde, sed fine mi eliris el la grizaĵo, en helan sunbrflon. Nun estis tiel varme, ke mi devis demeti la mantelon. Baldaŭ mi atingis la regionon de verdaj herbejoj, dolĉaj sonoriletoj kaj akvofaloj lulkantantaj. Estis videbla neniu homo.

Mi ekbruligis cigaredon kaj sidiĝis sur ŝtonego meze de arbaretaro de alpaj rozoj. ... Mi sentis min feliĉa. . . . Tio estas maloftaĵo por la filoj de 1’ Tero. “En urbego, estas nek lumo, nek aero, nek muziko,” mi pensis ; “nur blindigaj butikoj, sufoka haladzmiksaĵo, kaj bruaĉo.” Tuj la sonorila melodio ŝajnis fariĝi ankoraii pli dolĉa, kaj falanta akvo kantis ankoraŭ pli kvietige.

Estis la dek-kvina de Aŭgusto, festo de la ĉieliro de la Sankta Virgulino. “Jen kial la valo estas tiel dezerta,” mi meditis. “La piaj Tirolanoj jam marŝas en procesio, kun •orkestro kaj standardoj, kun sanktaj figuroj kaj festaj kostumoj.”

Sed nun alproksimiĝas, de la altaj herbejoj, maljunulino, portante sur la dorso multepezan ŝarĝon da fojno. ŝi estis malnovmode vestita—per ruĝa kaptuko, nigra velura korsajo, larĝa mallonga jupo blua kaj dikegaj ŝuoj armitaj per najloj, kiuj similas je dentegoj.

“Saĝa virino,” mi pensis ; “ŝi aspektas tute pentrinda, kaj, male, la junulinoj, kiuj volas sin vesti kiel urbaninoj, estas nur mokindaj.”

Ŝi paŝas singarde malsupren, portante la multepezan ŝarĝon da fojno. Klinante la kapon, kaj plektinte la manojn, ŝi marŝas malrapide, egalmezure, memorigante al mi iun belan pentrajon, kiu prezentas Kriston portantan sian krucon.

“Stranga komparaĵo! ” mi meditis; “sed estas vere. Si portas sian krucon, la krucon de malfacila, senĉesa laboro.