Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
14


Mi estas laca. Mi kuŝiĝas por ripozi.

Jen venas al mi maljunulo kun longa blanka barbo, kaj, stranga afero ! li havas flugilojn—grandajn agloflugilojn. Li premas al mi la manon, kaj diras afable kaj kviete : “Venu !”

Ni flugas, ni flugas, treege alten ! kaj sidiĝas sur blanka montsupro tiel alta, tiel alta, ke la ĉielo estas nigra.

Kontraŭe, trans nebule blua senfundaĵo, mi ekvidis montegon kun belaj, graciaj, sed ankaŭ severaj formoj.

Mi demandis, “Kiel sin nomas ĉitiu monto ? ”

“Estas la Monto de 1’ Vero,” respondis la maljunulo. “La homoj neniam, neniam vidis ĝin tute. Ĝi estas tiel vasta. Ili vidas nur kelkajn flankojn.”

“Sed mi volas vidi la tuton,” mi ekkriis malpacience.

“Vi estas tro malforta, kaj la monto estas tiel grandega,” li respondis.

Subite, terura murmurego eksonis. Estis granda lavango el neĝejo de la Monto de 1’ Vero faleganta.

Mi ekskuiĝis—kaj vekiĝis.

Estis nur sonĝo.


LA MALJUNULINO.


De multaj semajnoj mi gaje ĉirkaŭvagadis de unu tirola rifuĝejo al alia. Tiuj montaj budoj estas por la alpa piediranto kiel haveno por maristo ; kaj, kiam la neĝa vcntego mortminacos lin, li ĉiam trovos en la malgranda rifugejo bonvenon, manĝaĵon kaj trinkaĵon.

Eĉ se la dometo troviĝas plenplena, li almenaŭ ricevos lokon sur la grandega matraco, sub la tegmento, kie li povos dormi kaj ronki harmonie kune kun dudeko da lacaj alpistoj.

Fervojoj, grandegaj palacaj hoteloj, kaj frakvestituloj tute ne taŭgas por la montoj ; kaj, feliĉe, en la tirolaj kabanoj, oni lasas ilin malsupre, sub la nuboj.

Tiun matenon, mi frue diris adiaŭ al Fani kaj Marinjo, kaj eliris sur la terason. Supre, la neĝaj pintoj rozkolore heliĝis ; la glaciejo pendis de la monta murego kiel stranga tapeto, ora, griza kaj verda.