Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
13

EN LA MONTOJ.


Antaŭ kelkaj jaroj mi faris longedaŭran piediradon inter la Alpoj. Mi zorge evitis la famekonatajn lokojn kaj la grandajn hotelojn. Mi serĉis nur belecon kaj solecon.

Unu belan helan tagon mi leviĝis tre frue por fari longan vojaĝon. En Ia ĉarma valo apud belega blua lago, mi vidis nekonatajn florojn kaj strangajn insektojn. Figarboj, vinberujoj, palmoj, kreskis ĉie ĉirkaŭe. Fiŝkaptistoj kantis dolĉajn kantojn sur la lago.

Mi forlasis la bordon kaj eniris en intermonton, kie arbaro havigis al mi agrablan ombron. Mi supreniris ĉiam pli alten. Jam mi ne plu vidis kaŝtanujojn. Nek lagon, nek figarbon, nek vinberejon. La krutaj deklivoj estis tute kovritaj de pinoj kaj abioj. Belaj flustrantaj abioj, sin rcktigantaj al la ĉielo.

Mi ĉiam supreniris. Nun mi forlasis Ia arbojn. ĉirkaŭ mi estis nur belaj herbejoj, kie aroj da bovoj kaj kaprinoj sin paŝtis trankvile. Feina muziko de sonoriletoj luladis min.

Mi ĉiam supreniris. Mi estis forlasinta la lastan vilaĝeton, la Iastan solecan dometon. La lasta paŝtisto min estis salutinta kun dolĉe sonanta “Buon’ Giomo!”

Jen mi estas inter nigraj ŝtonegoj, blankaj nuboj, kaj maloftaj alpaj floroj. Blua genciano, lanuga “edehveiss” omamas mian ĉapelon. En la nuboj, estas terure malvarme; sed mi havas dikan montaranan mantelon. La varmega valo nun estas tie-malsupre, en la bluaĵo, sub tiu blanka nubeto. Mi ĉiam iras supren. Jam mi atingas la supron kaj vidas la mirigan vastegan mondon de 1’ alpoj.

Blankaj suproj, verdeblankaj glaciejoj, saluton! Mi kuŝiĝas sur plata ŝtonego, kaj fortigas min per nigra pano kaj ruĝa vino.

Mi komencas la subiradon, tra glitigaj ŝtonegoj, neĝo kaj glacio. Akvofaloj kantas solenan kanton. Lavangoj murmuregas. Timemaj ĉamoj kuregas, saltante supren. Ciam mi paŝis malsupren ; kaj baldaŭ alvenas al stranga feina valo. Gi estas ornamita de muskaj diverskoloraj rokoj kaj etaj malheleverdaj abioj—kristnaskaj arboj.