Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
12

malfeliĉulo trovis la morton ? ĉu la putrinta verda tabulo iam entenis surskribon : Preĝu por ripozo de 1’ animo de. ...?

Lace, penseme, mi eniris la arbaron, perdis la vojeton en krepusko, kaj post kelkaj minutoj mi troviĝis en nokta mallumo. “Haltu ! alie vi rulfalos en profundaĵon.”

Pasigi la nokton en arbaro . ... tio ne estas tiel agrabla, kiel en komforta hotelo. Tamen, mi kusiĝis sub grandega pino, kaj malgraŭ ĉio mi dormis sufiĉe bone ĝis tagiĝo, escepte mallonga vekiĝo meze de la nokto, dum kiu mi varmigis min per gimnastiko.

Tuj kiam la taglumo ĝin ebligis, mi levis min kaj esploris la senvojan labirinton. Post longa erarvagado, mi trovis min en rava natura parko, kie mi povis paŝi sendanĝere sur delikata musko kaj herbo. La belaj floroj multe plaĉis al mi post Ja severa melankolia dezerto; kaj la magia matenlumo post la nokta arbaro!

En kruda monta vilaĝeto, bona maljunulino proponis al mi por matenmanĝo nigran panon, kaprinan lakton kaj sukeron. Tio estis pli bongusta ol multekosta festeno.

Survoje, kelkaj fulmotondroj kun pluvego persekutis min, kvazaŭ la montaj spiritoj volus ankoraŭ puni mian invadon de sia sanktejo.

Alveninte al mia hotelo, mi alivestis min en noktaj vestoj, donis al la afabla Rezi miajn difektitajn vestojn kaj malsekan tolaĵon ; manĝegis duan matenmanĝon, kaj fine, eltrinkis fortan glason (ne glaseton) da stranga hungara likvoro, kiu preskaŭ haltigis mian spirmekanismon, Rezi forgesis sian kutiman konvenecon, kaj laŭte ridegis. Poste, mi enlitiĝis, ekdormis; kaj, mirinde, mi vekiĝis post mi ne scias kiom da horoj, sen malvarmumo. Estas ja specialaj dioj por infanoj, drinkuloj, kaj—maltimuloj.