Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
11


Se migranto falas en monta dezerto kaj nur elartikigas la piedon, li nepre mortos. Li nur povos sin treni malespere, ĝis kiam la malsato kaj malvarmo mortigos lin.

Fine, malgraŭ la pluvego, mi penis daŭrigi la vojaĝon. Post nelonge, miaj malsekaj vestoj algluiĝis al la membroj, kaj multe malhelpis min. La ŝtonegoj, malfortikaj pro la tero tramalsekigita, rulfalis sub mia piedo, kiel malgranda lavango.

Alveninte al la supro, mi nur vidis antaŭ mi—glitigan, preskaŭ vertikalan krutajon. Malafabla, soleca, timiga pejzaĝo ! Malsupre, la unuaj pinoj estis tiel malproksime en la profundajo, ke ili ŝajnis nur ludiloj. Mi vidis nenian signon de homa vivo, nenian loĝejon. Nur ruĝa suno malleviĝis okcidenten, nuboj rampadis inter senfundaĵoj, kaj ŝaŭmantaj fluegoj sin ĵetis kun murmurego de roko al roko.

Kion fari ? Mi ne volis akcepti malvenkon. Mi komencis malsupreniri, singarde rampante de unu breteto al alia. Sed, ĉirkaŭ dudek metrojn sube, mi trovis min kvazaŭ en la aero, sur nazego de la krutaĵo.

Mi tute komprenis, ke la morto estas tutproksima al mi, kaj ke mi devas kolekti ĉiujn fortojn por reveni al la supro. Sed, mi estis tiel malsata, malvarma, kaj enpenetrita de la pluvego. . . . Kiel mi reatingis la supron, ne ekglitinte unu fojon ? Mi ne scias. Mi nur scias, ke unu maliirma paŝo min estus ĵetinta en la faŭkon de 1’ Morto, kiu min pacience atendis malsupre.

Mi reatingis la supron. Mi ree trairis la vojon tra la stranga ŝtondezerto ; mi ekglitis kelkafoje kaj rompis la pinton de mia bastonego ; la ujo de mia lorneto estis malseka kaj mola kiel kaĉo ; miaj vestoj estis disŝiritaj, kaj mia korpo ellacigita.

Jen la mistera pordo, la ŝimiĝinta kruco, la kruda, antikva, kortuŝanta figuro de 1’ Krucumito. . . . Mi sidiĝis sur ŝtono kaj rigardis lin. . . . Kiam oni venis tienĉi la lastan fojon ? Cu la kruco kaj barilo difinas la limon de 1’ arbaro ? Kaj malpermesas eniron en la malbenitan ŝtondezerton, kiu kondukas al danĝero kaj morto ? Cu la griza kruco markas la lokon, kie, antaŭ multe, multe da ĵaroj, iu