Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
10


Nun la lasta ruĝa signilo kondukis min al mistera pordeto en ligna krado. Barilo kaj pordo estis rompitaj, disfalintaj, ŝimiĝintaj. Apud la pordo, intcr muskaj ŝtonegoj, altiĝis granda ligna kruco kun statueto de la Krucumito. Cio ŝajnis treege antikva, ĉio estis diverse kolorita per likenoj, grizaj, verdaj, ruĝaj kaj flavaj. La malnova kruco klinis sin kvazaŭ Iacigita.

Mi malfermis la pordeton kaj eniris en ŝtonan dezerton. Supre, inter blankaj nubetoj, mi ekvidis la malaltaĵon inter du turformaj suproj, la celon de mia malprudenta suprenirado.

Jen mi rampis inter rokoj kaj fluegoj. Ne estis plu vojo_ kaj la krutaĵo fariĝis ĉiam pli malfacila. Iafoje mi devis min levi per helpo de malgranda pino aŭ monta arbeto. ...

Jen la rekompenco de ĉiuj penoj kaj klopodoj. La nekredebla miriga Dolomitomondo etendas sin antaŭ mi... Pentristo, metu tion en bildon, kaj oni diros : "Nenaturaj nuancoj, nevera imagaĵo ! ” ... Verkisto, priskribu tion, kaj la kritikisto diros malŝate: "Vortoj, vortoj, nur vortoj!”

Mi flugas spirite de turo al turo, de kastelo al kastelo. Jes, tio ne estas montoj, sed pliĝuste turoj, kasteloj, magiaj palacoj de gigantoj; kaj la ĉiakolora lago, je kelkiniloj da metroj malsupre, estas la kastelfoso.

Mi forgesas pri ĉiuj riskoj, mi vidas nur la ĉiumomente ŝanĝiĝantan pejzaĝon. Nun la helaj koloroj mallumiĝas, la gloraj oraj palacoj aliformiĝas en fortikejon de demonoj, kaj efektive, diablaj voĉoj ekkriegas en la vento. Pezaj gutoj frapadas mian vizaĝon ; jen fulmotondro diskrevas.

Felice, mi trovis malgrandan kavernon, apenaŭ sufiĉe ampleksan por ŝirmi min kontraŭ la pluvego. Kuŝanter mi elrigardis el la ŝtona faŭko, fumante sennombrajn cigaredojn por pasigi la tempon. ĉiu tondrobato, kiel martelego,. tremigis la murojn de mia stranga rifuĝejo. La montoj sulkigis la brovojn, kaj surmetis plej mallumajn, terurajn vestojn. Grizaj nuboj ĉirkaŭvolvis min, kaj fajraj serpentoj kuregis ĉien.

Cu mi timis? Tute ne. Mi nur rigardegis, ensorcite kaj ekscitite. ... Poste, jes, mi multe pripensis mian riskemon, multe mcditis pri vojaĝantoj perditaj en la montoj, sen ia postsigno.