Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
 

lando. Sed preskaŭ ĉiuj, ĉu Germanoj, ĉu italesimilaj Ladinoj, ĉu Slavoj parolis plimalpli la germanan lingvon.

Mi tagmanĝis en arbara hoteleto kune kun afabla sinjoro kaj liaj du filoj, belaj inteligentaj gimnazianoj. Dum la manĝado mi diris ŝerce: “ Kiom da hebreaj nazoj ĉe tiujĉi tabloj!”

“Jes, kompreneble,” respondis seke la sinjoro, “ĉar estas tieĉi multe da Hebreoj.” Poste, li multe demandis pri Ia rstato de la hebrea vivo en Anglujo, kaj lia scivolo estis tute natura, ĉar li estis mem Hebreo ! Oni devas paroli tre singarde en tiuĉi diversgenta lando.

Pli supre, en la arbaro, mi ripozadis sub la pinoj kaj •ekbabiladis kun aro da germanaj vojaĝantoj. La neevitebla diskuto pri politikaj demandoj kontraŭ mia volo enŝoviĝis ; Laj baldaŭ komenciĝis komika vortbatalo pri la karaktero de niaj regnestroj kaj ŝtatistoj.

Sed la sinjorinoj, pli saĝaj ol ni, ne multe ŝatis la 'dornajn politikajn disputojn. Bela diketa blondulino demandis al mi scivoleme: “Sed, diru al mi, kiel la Anglinoj faras por esti ĉiam tiel maldikaj.”

Bedaŭrinde, mi ne povis sciigi ŝin pri la beligaj procedoj de miaj karaj samlandaninoj.

Baldaŭ mi atingis mirindan lagon, ĉirkaŭatan de altegaj, turformaj suproj. Mi ne kuraĝas priskribi la diversajn nuancojn kaj multeforman belecon de tiu pejzaĝo.

Mi restadis la tutan posttagmezon sur la laga bordo, fumantc, trinketante kafon kaj babilante kun Germanoj. Iu tedulo volis nepre ekscii ĉu la angla Reĝino (ne la nuna) itrinkas viskion ! Grava internacia demando!

Poste, tre malfrue, mi ekmarŝis returnen. Malsaĝa projekto ekprenis min. Mi volis eltrovi novan vojon, kiu ŝajnis al mi facilega, sed montriĝis tre dangera. Eble mi malbone komprenis la sciigojn, kiujn fortega arbara knabino •donis al mi pri la vojo. Eble mi estis entuziasmigata per Ja stranga silenta pinarbaro. Ciuokaze, ruĝmarkitaj ŝtonegoj ŝajnis klare difini la vojon kaj delogis min ĉiam pli alten en la plej sanktan sanktejon de la montoj. Nenia domo, nenia homo ! ... Ie, malsupre, malproksime, hakilo batis je regulaj intertempoj, sed mallaŭte, delikate, kiel hakileto de malgrandega gnomo.