Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
8

Subite, mi sentis min "sen patrujo, sen amikoj, melankolia kaj korpremata.” Eble, ĉiu soleca migranto konas iafoje tian malgajan senton.

Mi subiris en la vilaĝon, por regajigi min inter miaj samuloj. Ĉirkaŭ la muzikistoj sin trovas granda aŭdantaro, plejmulte Germanoj kaj Italoj. Bosnianoj, kiuj similas al sovaĝaj Turkoj, vagadas en la amaso, vendante montajn bastonojn, pipojn kaj aliajn bagatelojn.

Soldatoj, malaltkreskaj kaj brunvizaĝaj, staras en senmova grupo ; elegantaj oficiroj, kun senmakula helgriza pantalono, promenas serioze kaj indece. Ilia kasko similas tiun de niaj anglaj militistoj de antaŭ jarcento, kiam ni bataladis kontraŭ Napoleono.

Sur la hotelteraso babiladas blondaj Germaninoj kaj brunaj Italinoj. Pentrindaj Tirolanoj flegme fumas longajn pipojn. Mi scivoleme observas la flirtantajn ĉapelplumojn, helverdan ŝelkon, mallongan pantaloneton, nudajn genuojn, fortikajn krurojn kaj grandegajn botojn de la montaranoj. Kiom da bonaj momentoj mi jam pasigis inter la honestaj bravaj Tirolanoj ! Biciklistoj, kun kruda kaj lacigita mieno, memorigas al mi la vagadantan Hebreon ; eluzite kaj ĉiĥte, ili ja ŝajnas vojaĝadi de jarcentoj.

La postan tagon, mi faris grandan ekskurson, kiu eble, sen iom da bonŝanco, estus fininta mian vivon. . . . Tiam mi ne konis tre bone la montojn. Mi estis malsperta kaj tro memfida ; eĉ mi ne komprenis, ke subita veterŝango povas aliformigi facilan monton je manĝega monstro. Tiun tagon, mi kunportis nek manĝaĵon, nek trinkaĵon, nek mantelon, ĉar mi tro fidis al la belega vetero.

Kiel ĉio ridetis en la pura matena aero! En vilaĝeto, sonoriloj pacige kantis el turo de beleta preĝejo alte sur ŝtonego sidanta ; kaprinoj malrapide suriris la herbejojn; sonoriletoj ĥore tintis, kaj petolaj kapridoj forlasis la longan vicon por manĝeti ian montan floron. Tia estas la botaniko de la kapridoj.

La tegmentaj ŝindoj de la dometoj malseke rebrilis, kiel fiŝaj skvamoj. ŝercante kun infanoj, paroladante kun plenaĝuloj, mi provis la lingvan diversecon de la aŭstna