Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
7

Mi pensis pri kvieta ĥlozofo, ligita dum la tuta vivo ĉe la flanko de insultanta megerino, aŭ mortfrapita de barbara soldato, meze de profunda scienca esploro; pri klera pensulo, ĉe la fosto bruligita de fanatikaj monaĥoj. Rigardu I oni ordonas, ke li kisu la krucifikson ; sed, ĉar ĝi estas hejtita ĝis ruĝe, li dolore skuas la kapon, kaj la nescianta popolamaso krias : “Li timas la sanktan figuron ; li donis sin al la diablo.” ....

Mi skribis tiujn ĉi simplajn notojn antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ankoraŭ ne estis esperantisto, sed plivole skeptikulo pri kia ajn artefarita lingvo. Sed nun, mi treege admiras la belan arbon, kiun plantis la homamanta majstro. Alte ĝi kresku, spite la malamikoj bruegaj, kiuj volas malbeligi ĝin; spite la malvarmaj indiferentuloj, kiuj malŝatas ĝin, kaj spite la perfiduloj, kiuj sufokas, malfortigas ĝin sub surkreskaĵoj likenaj kaj parasitaj.

Fruktodonu ankaŭ la ravaj revoj kaj sanktaj idealoj, kiuj floras ĉirkaŭ la esperanta abio, kaj pri kiuj tiel dolĉe kantas esperantista poeto de mi konata:

Kia reĝa rava revo Vin alvokas al batal’; Por la vera homamanto Kia sankta ideal’ !


EN LA DOLOMITOJ.


Alte, super lanugaj nubetoj kaj malluma pinaro, la pintaj suproj de la Dolomitoj lumis kvazaŭ hejtitaj ĝis ruĝe per interna fajrego. ... De kiom da jarmiloj la suno jam ruĝigas vespere tiun palacon de la Plej Alta ? Kioin da fojoj la ombraj montriloj solene ĉirkaŭglitas sur tiu monta sunhorloĝo? ..... Fuinante cigaredon, mi dronis en revoj, fikse rigardante la montojn. Malsupre, sur la placo de la vilaĝo, aŭstria militista muzikistaro ludis dolĉajn ariojn. Jam, la ruĝaj pintoj ioin post iom paliĝis kaj fine estingiĝis. Malvarma krepuska venteto ekblovis, forpelante mian revon.