Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
6

Inter Ia bravaj antaŭbatalantoj, oni vidas terurajn postsignojn de senĉesa milito. Multaj arboj ankoraŭ staras fieraj kaj rektaj ; sed havas branĉoj n nur sur sia suda flanko, kie ilia amiko, la suno, povas plej bone refortigi ilin.

Aliaj estas terure difektitaj, mortintaj kaj mortantaj. La sovaĝaj ventegoj ilin tordis, disŝiris, senŝeligis. Tiuĉi arbo estas falinta sur la brakojn de 1’kunuloj, kaj ĝiaj elŝiritaj radikoj baraktas en la aero.

Tiu, apud la ŝtonego, mortis antaŭ longe, longe; ĉar la milito de 1’ pinoj daŭras de mi ne scias kiom da jarcentoj. Nun ĝi stemas sin tie, forlasita kaj putrinta ; sed ĝia polvo nutros idojn por daŭrigi la bataladon.

Tiu ŝaŭmanta torento ofte sublavas kaj faligas la plej fortajn pinojn ; kaj iafoje grandega lavango rompas kaj mortigas centojn da arboj grandaj kaj malgrandaj.

Tamen, estas alia speco de malamiko ; malamiko, kiu ne estas bruega, kiel vento aŭ lavango, sed ruza, rampanta kiel spiono aŭ perfidulo .... Estas la likeno, la grizeverda pala likeno, kiu kreskas sur ĉiuj branĉoj kaj branĉetoj, flirtas en la vento kiel longa barbo, sufokas, malfortigas la arbojn, kaj iom post iom mortigas ilin.

Sed, malgraŭ ĉiuj malamikoj, la arboj sin alkroĉas al la vivo; la radikoj serpentas inter la rokoj, disfendas kaj disigas ilin, kaj fine aliformas ŝtonon je tero. La malamiko mem, la frosto, penante por glaciigi la radikojn, ofte krevigas la ŝtonojn kaj tiamaniere helpas la arbojn.

Eĉ la pinfrukto kaj etaj folioj, kiuj falas teren, sanĝiĝas kaj fariĝas mola tero por nutri la patrinon.

Do, la harditaj, bravaj pinoj sin rektigas fiere al laĉielo, kaj kuraĝaj pinetoj suprenrampas inter ŝtonegoj, spite la malamikoj, ventego, lavango kaj frosto. ...

Repreninte dorsosakon kaj bastonegon, mi daŭrigis *a suprenrampadon al la Payer-rifuĝejo ... sed malrapide, penseme. Mi meditis pri vivo, kiu estas batalado, kaj morto, kiu estas ripozo. ... Jes, ne nur la pinoj, al la ĉielo sin rektigantaj, havas malamikojn. Ciu nobla viro, ĉiu altanima idealo devas senĉese klopodi kaj bataladi por vivi, kreski kaj prosperi. Sed ofte la kontraŭstarantaj fortoj venkas, kaj la justulo falas, aŭ nur malĝoje vivetas ; la idealo mortas, aŭ mizerege malkreskas.