Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la prateraj aleoj; sed tio estis nur antaŭĝuo de la vera maja ĝuado. Ha, se nur la milito ne okazos antaŭe!

„Nu, dank’ al Dio — ne estas plu necerteco!“ — ekkriis mia edzo, revenante hejmen el la ekzercado, la 17an de Aprilo, matene. „Oni forsendis la ultimaton.“

Mi ektimis. „Kiel — kio — kion tio signifas?“ „Tio signifas, ke la lasta vorto de la diplomatiaj konsiliĝoj antaŭiranta la militan deklaracion, estas dirita. Nia ultimato al Sardinujo postulas, ke Sardinujo senarmiĝu — kio ĝi kompreneble ne faros, kaj ni transpaŝos la landlimon.“

„Granda Dio! — Sed eble ili senarmiĝos?“

„Tiam la disputo ĉesos, kaj restos la paco.“

Mi falis surgenuen — mi ne povis fari alie. Silente, kaj tamen fortege, eliĝis el mia animo al ĉielo la petego: „Pacon, pacon!“ Arno restarigis min: „Vi malsaĝulino!“ Mi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj ekploris. Ne estis doloresprimo, ĉar la malfeliĉo ankoraŭ ne estis efektivigita — sed la sciigo min tiel forte estis skuinta, ke miaj tremantaj nervoj kaŭzis tiun ĉi ploreksplodon.

„Marta, Marta, vi min kolerigos,” riproĉis Arno. „Ĉu vi ne estas mia kuraĝa soldatedzino? Ĉu vi forgesas, ke vi estas filino de generalo, edzino de superleŭtenanto kaj“ — li finis ridetante — „patrino de kaporalo?“

„Ne, ne, mia Arno… Mi min mem ne komprenas… estis nur atako… mi mem ja estas entuziasma pri milita gloro… sed mi ne scias — antaŭe, kiam vi diris, ke ĉio dependas de unu vorto nun dirota — jes aŭ ne — rilate al la tiel nomita ultimato — kaj, ke tiu ĉi „jes“ aŭ „ne“ devas decidi, ĉu miloj da homoj sangados kaj mortos — morti dum tiuj ĉi sunbrilaj, feliĉegaj printempaj tagoj — ŝajnis al mi, ke la paca vorto nepre devas esti dirita, kaj mi ne povis fari alie ol genufleksi por preĝi.“

„Por sciigi al bona Dio la situacion, vi kara malsaĝulino?“

La doma sonorilo aŭdiĝis. Mi rapide sekigis miajn larmojn. Kiu povis alveni tiel frue?

Estis mia patro. Li eniris rapidege.

„Nu, miaj infanoj“, li ekkriis senspire, ĵetante sin sur apogseĝon. „Ĉu vi jam scias la grandan novaĵon — la ultimato…?“

„Mi ĵus konigis ĝin al mia edzino…“

„Diru, paĉjo, kion vi opinias“, mi maltrankvilege demandis, „ĉu per ĝi la milito estos evitita?“

„Mi ne opinias, ke ultimato iam ajn deturnis militon. Estus certe prudente de tiu itala kanajlaro cedi kaj ne riski novan