Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

De tiu tempo la ruĝaj kajeroj estas plenaj je politika babilado: Louis Napoleon estas intriganto. .. Aŭstrio ne povas pli longe atendi . . . la milito urĝas. . . Sardinujo timos la superecon kaj cedos... La paco konserviĝos. . . Malgraŭ mia teoria admiro de pasintaj bataloj — mi kompreneble deziris la konservon de la paco; sed mia edzo evidente preferis la alian alternativon. Li ne rekte tion esprimis, sed novaĵojn pri pligrandiĝo de la "nigra punkto" li ĉiam sciigis al mi kun brilaj okuloj, dum li ĉiam kun iom da malĝojo konstatis la bedaŭrinde pli kaj pli maloftiĝantajn novaĵojn pri paco.

Mia patro ankaŭ estis plena je entuziasmo por la milito. Estus nur infana ludo, venki la Piemontanojn, kaj por certigi tian aserton, la Radetzki-anekdotoj ree plimultiĝis. Mi aŭdis pri la minacanta militiro nur de la strategia vidpunkto, nome konsideradojn pri la ŝancoj, kie kaj kiam la malamiko malvenkus, kaj pri la profitoj, kiuj rezultus por "ni". La humana vidpunkto — nome ke, ĉu perdita aŭ gajnita, ĉiu batalo postulas sennombrajn oferojn de sango kaj de larmoj — neniam estis konsiderata. La interesojn priparolatajn oni montris, kompare kun ĉiuj individuaj sortoj, kiel tiom pli superajn, ke mi hontis pri mia vidmaniero, kiam kelkfoje venis al mi la penso: Ha, kion utilas la venko al la kompatindaj kripluloj, al la mortintoj, al la mizeraj vidvinoj? Sed baldaŭ prezentiĝis kiel respondo al tiuj ĉi senkuraĝaj demandoj la malnovaj lernolibraj ditiramboj: kompenson por ĉio prezentas la gloro. Sed kio sekvus, se la malamiko venkus? Tiun demandon mi foje laŭtigis en la rondo de miaj militistaj amikoj — sed mi estis insulte rebatita. La nura aludo pri la ebleco de eĉ iomete da dubo estas jam antipatriota. Esti jam antaŭe certa pri la venko, estas unu el la soldataj devoj. Sekve, en kelka maniero, ankaŭ unu el la devoj de lojala leŭtenantedzino.

La regimento de mia edzo staradis en Wien. De nia loĝejo oni vidis la "Prater" kaj se oni malfermis la fenestron, venteto enblovis, promesante someran varmon. Estis belega printempo. La aero estis varmeta kaj bonodora, kaj pli frue ol en aliaj jaroj burĝonadis la juna foliaro. Mi senmezure antaŭĝojis pri la belaj prateraj veturadoj de la venonta monato. Tiucele ni havigis al ni koketan "Zeŭgel," nome kaleŝon kun jungitaro de kvar hungaraj ĉevalviroj. Jam nun, dum la belaj aprilaj tagoj, ni preskaŭ ĉiutage veturadis