Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

"Sciiĝu, karulino, ĝi baldaŭ okazos . . ."

"Kio baldatŭ okazos?"

"La milito kontraŭ Sardinujo."

Mi ektimis. "Pro Dio — tio estus terura! Kaj ĉu vi devos kuniri?"

"Espereble."

"Kiel vi povas tion diri? Espereble for de edzino kaj infano?"

"Kiam la devo vokas . . ."

"Tiam oni povas obei. Sed esperi — tio estas deziri, ke tia maldolĉa devo alvenu —"

"Maldolĉa? Tia vigla, ĝoja milito devas esti io glorega. Vi estas militistedzino — ne forgesu tion —.”

Mi lin ĉirkaŭprenis. . .

"Ho vi, kara edzo, ne maltrankviliĝu: mi ankaŭ povas esti kuraĝa ... Kiel ofte mi sentis kun la herooj kaj heroinoj de la historio, kiel nobliga devas esti la militiro. Se mi nur kapablus iri kun vi — batali ĉe via flanko, morti aŭ venki!"

"Vi bone parolis, edzineto! — sed estas ja sensencaĵo! Vi devas resti ĉi tie, apud la lulilo de nia infano, kiu ankaŭ devas esti edukata kiel defendonto de la patrujo. Vi restu apud la hejma fajrujo. Estas por ĝia protekto kaj gardo kontraŭ malamika atako, por konservo de l’ paco al nia hejmo kaj al niaj edzinoj, ke ni, viroj, militiradas."

Mi ne scias, kial tiuj ĉi vortoj, kiujn mi jam ofte aŭdis kaj aprobis, tiuĉifoje sonoris al miaj oreloj kvazaŭ "frazo" ... Ne estas ĉi tie minacata fajrujo, neniaj barbaraj bandoj staras antaŭ la pordegoj — simple politika streĉo inter du ministraroj. . . Se do mia edzo entuziasme volas iri al la milito, tio ne okazos pro urĝa neceseco protekti edzinon, infanon kaj patrujon, sed pli ĝuste pro plezuro al formarŝado aventura kaj plena je ŝanĝoj — pro sopiro al distingiĝo — gradaltiĝo. . . Nu jes, estas gloramo — mi ĉesigis ĉi tiun rezonadon — bela rajta gloramo, plezuro pri kuraĝa plenumo de devo!

Li estis prava, ĝojante pri sia militiro, se li devos marŝi; tamen nenio estis ankoraŭ decidita. Eble la milito ne okazos, kaj eĉ se ĝi okazos, ne estas certe, ke Arno devos foriri — ĉar neniam la tuta armeo marŝas kontraŭ la malamiko. Ne, tiu ĉi bela, perfekta feliĉo, kiun la sorto al ni preparis, ne povas esti tiel kruele detruata. — Ho, Arno, mia amegata edzo — scii, ke vi estas en danĝero estus terure!. . . Tiaj kaj similaj konfidencioj plenigas la kajerfoliojn de tiuj tagoj.