Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kompare kun ĝi, tiu blinda, laŭsimia amo de junaj patrinoj estas tiel senvalora kiel suĉinfano, kompare kun homo plene evoluciinta.

Ankaŭ la juna patro estis tre fiera pri sia posteulo kaj faris pri li plej belajn projektojn por la estonteco. "Kio li fariĝos?" Pri tiu demando ankoraŭ ne tre urĝa, ni tre ofte diskutadis apud la lulilo de Ruru, kaj ĉiufoje la unuvoĉa decido estis: soldato. Kelkfoje malforta protesto de la patrino laŭtiĝis: "Se tamen en la milito okazus al li ia akcidento"? Tian kontraŭdiron oni forigis dirante: "Ĉiu mortas nur tie kaj tiam, kie kaj kiam la sorto decidas". Krom tio Ruru ja verŝajne ne restus sola; el la sekvantaj filoj unu povos esti edukata por la diplomatio, alia fariĝi terkulturisto, la tria pastro; sed la plej maljuna nepre devos elekti la patran kaj avan profesion — la plej belan el ĉiuj — li devos fariĝi soldato.

Kaj en tiu ĉi decido ni persistis. Kiam Ruru fariĝis dumonata, ni nomis lin "Gefreiter". Oni scias, ke ĉiuj kronprincoj, tuj post sia naskiĝo, estas nomataj regimentestroj. Kial ne ankaŭ ni ornamu nian ideton per imaga rango? Estis granda amuzo tiu soldata ludado kun infaneto! Arno salutis militiste, kiam lia filo estis alportata en la ĉambron sur la brakoj de sia nutristino. Ĉi tiun lastan ni nomis "provizistino"; la kriojn de Ruru oni nomis alarmsignalo, kaj kion signifis "Ruru sidas sur la ekzercejo", mi lasas diveni.

La 1an de Aprilo, la trian monattagon de lia naskiĝo (se ni estus festintaj nur la jartagojn, ni ne estus havintaj sufiĉe da okazoj por festi), Ruru promociiĝis de "Gefreiter" al kaporalo. Sed ĉi tiun tagon okazis ankaŭ io malĝoja; io, kio dolorigis mian koron kaj min instigis elverŝi ĝin en la ruĝajn kajerojn.

Jam de kelka tempo oni ekvidis sur la politika horizonto la tiel nomitan "nigran punkton", pri kies ebla pligrandiĝo ĉiuj ĵurnaloj kaj salonparoladoj plej vigle komentariis. Ĝis nun mi tion ne atentis. Kiam mia edzo kaj mia patro kaj iliaj militistaj amikoj ripete estis dirintaj antaŭ mi: "Ni baldaŭ havos malkonsenton kun Italujo", mi tion tute ne estis kompreninta. Mi havis nek tempon nek deziron, min okupi pri politiko. Mi tute ne atentis la disputojn pri la rilatoj inter Sardinujo kaj Aŭstrio, aŭ pri la konduto de Napoleon III, kies helpon Cavour estis haviginta al si, dank’ al sia partopreno en la krimuja milito. Kion ajn oni paroladis pri la streĉo inter ni kaj niaj italaj najbaroj, kaŭzita de tiu ĉi interligo — mi tion ne atentis. Sed je tiu 1a de Aprilo mia edzo seriozege diris al mi: