Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

horojn mi silente ĝuegis. Mi ne estis fiera pri mia feliĉo, kaj tial mi konigis ĝin al neniu, eĉ ne al mi mem en la taglibro! Nur la suferadon kaj la sopirojn mi sentis kiel specon de merito; tial mia fanfaronado pri ili. Ha! kiel tiuj ruĝaj kajeroj fidele speguladas miajn malĝojajn situaciojn, dum je tempoj ĝojaj la folioj restis tute blankaj. Ĉu tio ne estas malsaĝa? Estas kvazaŭ iu dum promenado — por alporti hejmen memoraĵojn — kolektus el la objektoj survoje trovitaj nur la malbelajn, kvazaă li plenigus sian botanikan skatolon nur per dornoj, kardoj, vermoj, bufoj kaj preterlasus ĉiujn florojn kaj papiliojn.

Tamen mi rememoras: ĝi estis ĉarmega epoko, speco de feina sonĝo. Mi ja havis ĉion, kion ajn juna virina koro povas deziri: amon, riĉecon, rangon, povon — kaj la plimulto estis tiel nova, tiel surpriza, tiel miriga! Ni nin reciproke amis freneze, mia Arno kaj mi, per la tuta ardo de nia juneco, plena je vivo kaj beleco. Kaj krom tio mia brila husaro estis brava, bonkora, noblanima junulo kun mondula klereco kaj gaja humoro (li ja povus esti — kian garantion prezentis la Marienbada balo kontraŭ tio? — malbonulo, brutulo) kaj mi ankaŭ estis sufiĉe prudenta kaj bonkora (dum la dirita balo li ja povus enamiĝi en kaprican beletan ansereton). Tiamaniere do okazis, ke ni estis tute feliĉaj, kaj ke la ruĝe bindita ĉeflibro restis longatempe malplena.

Haltu! Jen mi ekvidas gajan enskribaĵon. — Ravoj pri nova patrina indeco. La 1an de Januaro 1859 (ĉu ĝi estis novjara donaco ?) fileto al ni naskiĝis. Tia okazajo kompreneble nin tiom mirigis kaj fierigis, kvazaŭ ni estus la unua paro, kiu ion similan spertis. Pro tio sendube la redaŭrigo de la taglibro. La poste-ularo kompreneble devis esti informota pri tiu ĉi rimarkindaĵo kaj mia nova indeco. Plie la temo "juna patrino" estas mirinde arta kaj literatura. Ĝi estas unu el la temoj plej bone prikantitaj kaj plej ofte pentritaj; estas tiel facile havi pri ĝi senton mistikan, pieman, kortuŝan, naivan kaj dolĉan — unuvorte poezian. Por nutri tiun senton, ĉiuspecaj poemaroj, ilustritaj ĵurnaloj, galerioj de pentraĵoj kaj landkutimaj frazoj de ravo en la rubriko "Patrina amo," , "Patrina feliĉo," "Patrina fiereco," efike kunhelpas. La plej stranga malsaĝajo, post la adorado de la herooj (vidu Heroworship de Carlyle), en la fako de apoteozo, estas efektivigita de la homoj per "baby-worship.". Kompreneble mi en tio ne restis malantaŭe. Mia eta karega Ruru estis por mi la plej grava mirindaĵo. Ha, mia filo — mia plenkreska belega Rudolf — tio, kion mi sentas por vi, paligas tiun naivan admiron al babies —