Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tion li komprenis, ĉar li ekhaltis. Ni staris en dezerta angulo de la ĉambrego kaj povis daŭrigi la interparoladon, ne estante aŭskultataj.

"Parolu, grafino, kion mi povas esperi?"

"Mi ne komprenas vin," mi mensogis.

"Ĉu eble vi ne kredas je amo unuavida? Ĝis nun mi konsideris ĝin malveraĵo, sed hodiaŭ mi spertis ĝian realecon."

Kia batado de mia koro! sed mi silentis. "Mi min fordonas al mia sorto," li daŭrigis ... "Vi, aŭ neniu alia! Decidu pri mia feliĉo aŭ mia morto ... ĉar sen vi mi ne povas kaj ne volas vivi . . . Ĉu vi volas fariĝi la mia?"

Al tia rekta demando mi do devis ion respondi. Mi pripensis frazon tre diplomatan, kiu — ne forigante ian esperon — ne ofendus mian indecon, sed tremspire mi ne povis diri ion alian ol duone aŭdeblan "jes".

"Vi do permesas, ke morgaŭ mi petu vian manon de via onklino, kaj skribu al grafo Althaŭs?"

Denove "jes" — tiun fojon iomete pli firme. "Ho, mi feliĉulo! Ĉu do ankaŭ ĉe la unua ekvido? — Ĉu vi min amas?"

Nun mi respondis nur per la okuloj — sed tiuj ĉi, mi kredas, esprimis la plej malkonfuzan "jes".



Mi edziniĝis je mia dekoka naskiĝotago, post kiam mi estis enkondukita en la "societon" kaj prezentita al la imperiestrino kiel fianĉino. Post nia geedziĝo ni faris vojaĝon en Italujon. Tiucele Arno estis haviginta al si longan forpermeson. Pri eksiĝo el la militservo neniam estis demando. Certe ni ambaŭ posedis sufiĉe grandan havon — sed mia edzo ŝategis sian profesion, kaj mi same. Mi estis fiera pri mia bela husara oficiro kaj plezure antaŭvidis la tempon, kiam li estos promociita kavaleriestro — kolonelo — kaj poste iam guberniestro ... Kiu scias, eble li foje brilos en la patruja historio kiel granda militestro . . .

Ke la ruĝaj kajeroj montras malplenaĵon dum la feliĉega tempo de la fianĉineco kaj de la "miela luno", mi nun tre bedaŭras. Certe la ĝojegoj de tiuj tagoj estus forflugintaj kaj por ĉiam perditaj, ankaŭ se mi ilin estus enskribinta; sed almenaŭ iu rebrilo de ili estus fiksita inter la folioj. Sed ne: por mia ĉagreno kaj miaj doloroj mi trovis sufiĉe da plendoj kaj signoj de penso kaj de ekkrio; pri la aferoj de ĉagreno mi zorgeme kaj plorĝeme sciigis la kunvivantaron kaj la posteularon, sed la belajn