Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la somero la kuracisto ordonis al mia onklino kuracadon en Marienbad. Ŝi opiniis, ke mi devas ŝin akompani. Kvankam mia oficiala enkonduko en la tiel nomatan societon devis okazi nur la venontan vintron, estis tamen al mi permesite, partopreni kelkajn balojn en la Kazino; — kvazaŭ kiel antaŭekzerco en dancado kaj interparolado, por ke, dum mia unua karnavala sezono, mi ne aspektu tro timema kaj mallerta.

Sed kio okazis ĉe la unua "réunion", kiun mi ĉeestis? Granda, intensega enamiĝo. Kompreneble, li estis husara leŭtenanto. La civiluloj ĉeestantaj en la ĉambrego ŝajnis al mi, kompare kun la militistoj, kiel majskaraboj apud papilioj. Kaj inter la ĉeestantoj vestitaj per uniformoj sendube la husaroj estis la plej brilaj; fine inter la husaroj grafo Arno Dotzky estis la plej blindiga. Alta pli ol ses futojn, nigra, krispa hararo, lipharoj alten torditaj, blankaj dentoj, malhelaj okuloj, kapablaj rigardi tiom penetre kaj karese — mallonge, ĉe lia demando: "Ĉu vi estas ankoraŭ libera por la kotiljono, grafino?" mi sentis, ke povas ekzisti aliaj triumfoj tiel same emociantaj kiel la flagosvingado de la virgulino de Orléans, aŭ la sceptrosvingado de la granda Katarina. Kaj, li, la dudekdujarulo, sendube sentis ion similan, kiam li laŭ valsotakto flugadis tra la ĉambrego kun la plej bela knabino de l’balo (post tridek jaroj estas al mi permesate tion konstati). Tiam li ankaŭ pensis: Posedi vin, karulino, plivalorus ol ĉiuj marŝalbastonoj.

"Sed, Marta — Marta!" malbonhumore murmuris la onklino, kiam mi senspire refalis sur mian seĝon ĉe gia flanko, tuŝetante ŝian kapon per la turniĝantaj tulfalbaloj de mia robo.

"Ho pardonu, pardonu, onklinjo!" mi petis, kaj dece eksidante: "Ne estas mia kulpo. . ."

"Ne pri tio mi plendas — mia riproĉo celis vian konduton kun tiu husaro. — Dum la dancado vi ne devas tiom apogi... kaj ĉu estas dece, tiel fikse rigardi sinjoron? ..."

Mi ruĝiĝis. Ĉu mi faris ion nekonvenan al junulino ? Ĉu estus eble, ke la nekompareblulo nun havas pri mi malbonan opinion? ...

De tiuj maltrankviligaj pensoj mi estis liberigata ankoraŭ dum la dancado, ĉar dum la vespermanĝa valso la nekompareblulo murmuris al mi:

"Aŭskultu min — mi ne povas fari alie — vi devas ĝin ekscii — jam hodiaŭ: mi vin amas."

Tio estis pli aŭskultinda ol la famaj "voĉoj" de Jeanne d’Arc ... Sed dum la daŭro de la danco mi ja ne povis respondi.