Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al miaj edukistinoj kaj instruistoj mi faris grandan plezuron — tion mi bone memoras — ĉar mi estis lernantino inteligenta, havanta bonan memoron, kaj estis precipe ambicia lernantino. Ne povante, kiel mi jam diris, kontentigi mian ambicion per gajnado de bataloj, kiel heroa virgulino, mi kontentiĝis, ricevi post lecionoj bonajn atestojn kaj akiri per mia lernfervoro la admiron de la ĉirkaŭantaro. Rilate sciadon de la franca kaj angla lingvoj, mi preskaŭ atingis perfektecon; pri geografio kaj astronomio, pri naturscienco kaj fiziko, mi lernis tiom, kiom mi povis, laŭ la programo difinita por la edukado de junulinoj; sed pri la fako historio, mi lernis pli ol oni postulis de mi. El la biblioteko de mia patro mi prenis multvolumajn historiajn verkojn, en kiuj mi studadis dum mia libertempo. Mi ĉiufoje konsideris min iom pli saĝa, kiam mi estis pleniginta mian memoron per novaj fakto, nomo aŭ dato el la estinteco. La pianoludon — kiu ankaŭ estis deviga parto de edukado — mi tute malŝatis kaj kontraŭbatalis. Mi havis nek talenton, nek deziron por la muziko, kaj mi komprenis, ke per ĝi mi neniam kontentigus mian gloramon. Mi tiel longe kaj insiste petegis, ke oni ne mallongigu per senutila ludadaĉo la valoran tempon, kiun mi intencis dediĉi al miaj aliaj studoj, ke mia bona patro min liberigis de la muzika servuto. Sed mia onklino tion tre bedaŭris, opiniante, ke sen pianludado ne ekzistas ia vera klereco.

La 10an de Marto 1857 mi festis mian deksepan naskiĝtagon. "Jam deksep" estas je tiu dato la enskribaĵo en la taglibro. Tiu ĉi "jam" estas poemo. Ne estas komentario apude, sed verŝajne mi intencis diri: "kaj mi faris ankoraŭ nenion por senmorteco". Tiuj ĉi ruĝaj kajeroj nuntempe faras al mi bonan servon. Ili al mi ebligas priskribi tute detale la pasintajn okazintaĵojn, kiuj restis en mia memoro nur kiel nebulaj konturoj, kaj laŭvorte reprodukti pensojn de longe forgesitajn aŭ interparoladojn jam de longe silentiĝintajn.

La proksiman karnavalon mi devis esti enkondukata en societon. Sed tiu ĉi perspektivo ne tiom min ravis, kiom ĝi ordinare ravas la junulinojn. Mia animo celadis ion pli altan ol baltriumfojn. Kion mi celadis? Al tia demando mi mem ne estus povinta respondi. Verŝajne amon ... tamen mi tion ne konsciis. Ĉiuj ĉi revoj kaj sopiroj al gloro, kiuj ŝveligas la virajn kaj virinajn korojn dum juneco, kaj kiuj provas realiĝi per ĉiu-specaj formoj: soifo al scienco, deziro vojaĝi, agemeco, plejofte estas efektive nur nekonsciaj ekmovoj de l’amemo.