Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montriĝas en ĉiuj lerno- kaj legolibroj. En ili, krom la fakta historio, prezentita nur kiel longa ĉeno de militaj okazintaĵoj, ankaŭ la diversaj rakontoj kaj poemoj ĉiam raportas nur pri heroaj bataladoj. Tio estas apartenaĵo de patriota edukado. Ĉar ĉiu lernanto devas fariĝi defendanto de sia patrujo, la entuziasmo por tiu lia unua patriota devo devas esti vekata jam en la infano. Oni devas malmoligi lian koron kontraŭ la natura abomeno, kiun la teruroj de la milito povus kaŭzi, rakontante kiel eble plej naive pri la teruraj buĉadoj, kvazaŭ pri io tute ordinara, necesa; ĉe tio insiste nur montrante la idealan flankon de tiu antikva kutimo — kaj tiamaniere oni sukcesas eduki rason kuraĝan kaj militaman.

La junulinoj — kvankam ili ne devas militiri — estas instruataj laŭ la samaj libroj, kiuj celas la militistan edukadon de la junuloj, kaj tio rezultas, ke la junulinaro havas la saman opinion, kaj ke tiu ĉi opinio naskas envion, ĉar ili ne povas partopreni, kaj admiron al la militista profesio. Kiajn terurigajn bildojn el ĉiuj bataloj de la mondo, de la bibliaj kaj macedonaj kaj punikaj, ĝis la tridekjara kaj la napoleonaj militoj, oni montras al ni delikataj virgulinoj, kiuj tamen pri ĉiuj aliaj aferoj estas admonataj, celadi dolĉecon kaj mildecon. Kaj tie ni vidas la urbojn brulantajn, la loĝantojn mortpafitajn, la venkitojn turmentitajn — estas ja vera plezuro! ... Kompreneble, per tiu ĉi amasigo kaj ripetado de abomenaĵoj, la kompreno, ke ili estas abomenaĵoj foriĝas; ĉio, apartenanta al la rubriko milito, ne estas plu rigardata laŭ la vidpunkto de humaneco, kaj ricevas tute apartan, mistik-histori-politikan sankcion. Ĝi estas neceseco — ĝi estas la fonto de la plej altaj indecoj kaj honoroj. Tion la junulinoj tre bone komprenas, ĉar ili estas devigataj lerni parkere la poemojn glorantajn la militon. Kaj tiamaniere estiĝas la spartaj patrinoj kaj la "flagpatrinoj" kaj ankaŭ la multaj kotiljon-ordenoj, donacataj al la oficiroj dum la "sinjorina elekto".


* * *


Mi ne estas edukita en monaĥinejo, kiel tiom da junulinoj de mia socia rango, sed oni havis edukistinojn kaj instruistojn en la gepatra domo. Mian patrinon mi perdis frutempe. Anstataŭ-antino de la patrino — mi havis ankoraŭ tri gefratojn pli junajn — estis nia onklino, maljuna anino de porsinjorina eklezia institucio. Ni pasigis la vintrajn monatojn en Wien, la someron sur familia bieno en malsupra Aŭstrio.