Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

se oni estas viro, oni nur bezonas zonumi la glavon kaj rapidi eksteren, por akiri gloron kaj laŭrojn — almiliti por si mem tronon kiel Cromwell, mondregnon kiel Bonaparte! Mi memoras, ke la plej alta ideo de homa grandeco ŝajnis al mi personigita en milita heroo. Instruituloj, poetoj, vojaĝantoj certe al mi iom imponis, sed veran admiron mi nur sentis por la gajnintoj de bataloj. Ili ja estis ĉefe tiuj, kiuj efektivigis la historion, kiuj gvidis la sorton de la popoloj; per graveco, nobleco, preskaŭ dieco, ili tiom superis ĉiujn aliajn homojn, kiom la suproj de la Alpoj kaj de Himalaja superas la herbojn kaj florojn de la valo.

El ĉio ĉi mi ne devas konkludi, ke mi havis heroan naturon. La afero estis simple jena: mi estis entuziasmema kaj pasia; tial mi kompreneble pasie entuziasmiĝis pri tio, kion miaj lernolibroj kaj ĉirkaŭantaro plej multe laŭdegis.

Mia patro estis generalo en la aŭstria armeo kaj estis batalinta ĉe Custozza sub "Patro Radetzky," kiun li idole adoradis. Ha! kiom da militanekdotoj mi devis aŭskulti! Mia bona patro estis tiom fiera pri siaj spertoj dum la militoj kaj parolis kun tia kon- tentiĝo pri la plenumitaj militiroj, ke mi nevole kompatis ĉiun viron, kiu ne havis tiajn rememorojn. Kia malgrandigo do de la ina sekso, ke ĝi estas eksigita de tiu ĉi grandioza elmontro de la homaj honor- kaj dev-sentoj! ... Se iam mi ion aŭdis pri la aspiroj de la virinoj al egalrajtoj — sed dum mia junaĝo oni nur tre malmulte aŭdis pri tio, kaj nur moke kaj malaprobe — mi komprenis la dezirojn al emancipado nur laŭ unu direkto: La virinoj devas ankaŭ havi la rajton armiĝi kaj partopreni en milito. Kiel bele oni legis pri tio en la historio de Semiramis kaj de Katarina II: "Ŝi atakis tiun aŭ alian najbaran regnon — ŝi almilitis tiun aŭ alian landon…"

Ĝenerale la historio, kia oni ĝin montras al la junularo, fariĝas la ĉefa kaŭzo de la militadmiro. Enradikiĝas ĉe la infanoj la ideo, ke la Sinjoro de la armeoj senĉese ordonas batalojn, ke ili estas, por tiel diri, la veturiloj, per kiuj la sortoj de la popoloj rulvolvadas tra la tempoj; ke ili estas la plenumo de neevitebla natura leĝo, kaj devas ĉiam reokazi de tempo al tempo, same kiel ventegoj kaj tertremoj; ke, kvankam teruro kaj abomeno estas kunligitaj kun ili, tamen tiuj ĉi lastaj estas plene kompensataj: por la tuto per la graveco de la rezultatoj, por la aparta individuo per la gloro akirota, aŭ per la konscio, ke li plenumas plej altan devon. Ĉu do ekzistas pli bela morto, ol la morto sur batalkampo de honoro, pli nobla senmorteco, ol tiu de heroo? Ĉio ĉi klare