Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Unua Libro


1859


Kiam mi estis deksepjara, mi estis knabino tre entuziasmema. Tion mi verŝajne estus forgesinta, se ne ekzistus la konservitaj folioj de mia taglibro. Sed en ili la revoj jam de longe malaperintaj, la pensoj neniam plu repensitaj, la sentoj neniam plu resentitaj, eterniĝis; tial nun mi povas juĝi, kiaj entuziasmaj ideoj estadis en la malsaĝa, beleta kapo. Ankaŭ tiu beleteco, pri kiu mia spegulo ne multe memorigas, estas certigata de malnovaj portretoj. Mi povas imagi, kia enviata estulino povis esti la juna grafino Marta Althaŭs, kies belecon oni laŭdadis, kaj kiu estis ĉirkaŭata de ĉia lukso. Tamen la strangaj sub ruĝa kovrilo binditaj folioj montras pli multe da melankolio ol da ĝojo pri la vivo. La demando nun estas jena: Ĉu efektive mi estis sufiĉe malsaĝa, por ne ekkoni la superecojn de mia situacio, aŭ nur tiel revema, por kredi, ke nur melankoliaj sentoj estas noblaj kaj indaj, esti esprimataj poeziproze, kaj kiel tiaj enskribataj en la ruĝajn kajerojn? Mia sorto min evidente ne kontentigis, ĉar jen kion mi skribis: "Ho, Jeanne d’ Arc — vi favoritulino de Dio, heroa virgulino, kial mi ne povas esti kiel vi! svingi la sanktan flagon, kroni mian reĝon kaj poste morti por la patrujo, la kara."

Por la efektivigo de tiuj ĉi modestaj pretendoj, ne prezentiĝis al mi ia okazo. Ankaŭ alia de mi enviata sorto: esti disŝirita de leono en cirko, kiel kristana martirino (laŭ enskribaĵo de la 19a de septembro 1853), ne estis por mi atingebla, kaj tial mi sendube suferis pro la konscio, ke la heroaĵoj, al kiuj mi sopiris, neniam estos plenumitaj, ke mia vivo, se mi ĝuste prijuĝas la aferon, estis malsukceso. Ha, kial mi ne naskiĝis knabo! (ankaŭ riproĉo ofte kaj vane esprimita kontraŭ la sorto en la ruĝa kajero) — mi tiam estus povinta celi kaj plenumi noblaĵojn. Pri virinaj heroaĵoj la historio raportas nur malmultajn ekzemplojn. Kiel malofte ni sukcesas havi Graĥojn kiel filojn, aŭ dorse transporti niajn edzojn el la Weinsbergaj pordegoj, aŭ esti alparolitaj de sabrosvingantaj Maĝiaroj: "Vivu Maria Teresia, nia reĝo!" Sed