Kiam oni unue proponis al mi, ke mi traduku esperanten
"Die Waffen nieder!", mi estis tre surprizata, eĉ timigata pro
la graveco kaj malfacileco de la tasko. Tamen, konsciinte, ke el
ĉiuj libroj, kiujn mi konis, la v. Suttner'a verko estis tiu, kiun mi
plej volonte tradukus, ĉar ĝi esprimas ideojn kaj sentojn al mi
karajn, mi decidis fari la laboron. Mi nun esperas, ke dank’ al la
helpo de kelkaj gekolegoj de E.L.A., kiuj bonvole tralegis mian
tradukon, mi ne tro malbone sukcesis. Por mia penado mi estos
sufiĉege rekompencita, se per Esperanto la ĉefverko de la estimata
aŭtorino estos ankoraŭ pli disvastigita ol ĝi jam estas, kaj
se ĉiuloke en la publiko plifortiĝos la malamo al la milito kaj la
konvinko, ke nur per arbitraciaj tribunaloj povos efektiviĝi la paco
inter la nacioj.
Mi tre deziras, ke S-ino v. Suttner vidu en mia traduko la fidelan esprimon de siaj penso kaj stilo, kaj ankaŭ, ke Dro Zamenhof, nia Majstro, ekkonu, ke mi uzis lian belan lingvon kun nepra pureco.
Lausanne, la 10an de Marto 1914