Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo


Estis en la jaro 1906, kiam Baronino Bertha von Suttner, gastante ĉe miaj gepatroj, la unuan fojon min atentigis pri Esperanto kaj al mi, juna homo, rekomendis la lernadon de tiu ĉi lingvo. Mi sekvis la inviton, kaj kiom da ĝojo mi ŝuldas al Esperanto! Senfinan spiritan kaj animan gajnon, multajn ne forgeseblajn tagojn, la plej karajn memorojn! Tial kun granda plezuro mi plenumas la peton, verki mallongan antaŭparolon por tiu ĉi libro, ĉar tio donas al mi la okazon, esprimi el plena koro mian dankon al la altŝatata batalantino por pacon kreantaj ideoj, dankon por ŝia tiama instigo.

Kiam la konata germana poeto Peter Rosegger la unuan fojon legis la libron de Bertha von Suttner "Die Waffen nieder!", li diris: "Kiel la biblio, tiu ĉi libro estu tradukota en ĉiujn lingvojn de la mondo", kaj baldaŭ la libro komencis sian vojaĝon, trakuris ĉiujn landojn de la mondo kaj estas tradukita en multajn naciajn lingvojn, kaj ĉie ĝi varbis novajn anojn por la granda ideo de la paco kaj de la interkompreno inter la popoloj. Kio nun estas pli natura ol tio, ke la libro, kies celo estas la interkompreno inter la homoj, ankaŭ estu tradukata en tiun lingvon, kiu fine ebligos la interkomprenadon, en la internacian helplingvon Esperanto. "Esperanto kaj Pacifismo estas gekuzoj", estis la teksto de telegramo, kiun Bertha von Suttner foje sendis al la Dresdena Esperanto Societo. Manon en mano, fidele unuiĝintaj kiel du gefratoj, la du grandaj ideoj unuiĝis en tiu ĉi libro. Tiel ili kune plenumu sian taskon, por neforgeseble utili al la homaro; tiam la traduko estos atinginta sian celon. La esperantistaj pacifistoj ŝuldas grandan dankon al la tradukinto de la libro, S-ro Prof. Armand Caumont, kiu entuziasme kaj malegoiste prenis sur sin ĉi tiun laboron. Dankon ankaŭ al la Esperantista Literatura Asocio, kiu tralegis la manuskripton, dankon ankaŭ al la du altŝatataj amikinoj de la paco- kaj Esperanto-movadoj, Misses P. H. kaj A. Peckover, kiuj per malavara financa helpo ebligis la eldonadon de la verko.

Ĝi do eliru en la mondon, ĝi donu multe da utilo kaj da bono. Financa profito fluu en la kason de la nove fondita unuiĝo: Paco per Esperanto.

Dresden 1914 Dro Heinrich Arnhold