Mia ĉambristino, Betti, alkuris timigita. Ŝi estis aŭdinta mian krion.
„Pro Dio, grafina Moŝto, kio okazis?“ ŝi demandis tute tremante.
Mi rigardis la junulinon: ŝi ankaŭ havis pro plorado ruĝajn okulojn. Mi divenis — ŝi jam sciis la novaĵon, kaj ŝia fianĉo estis soldato. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi devus preni ŝin sur mian koron kiel fratinon pro malfeliĉo.
„Ne estas grave, mia infano“, mi diris dolĉe… „Kiuj foriras, revenos —“
„Ha, via grafina Moŝto, ne ĉiuj,“ ŝi respondis ree ekplorante.
Nun alvenis mia onklino, kaj Betti eliris.
„Mi venas por vin konsoli, Marta,“ diris la maljunulino, ĉirkaŭprenante min, „kaj por prediki al vi rezignacion.“
„Vi do scias?“
„La tuta urbo scias… Regas granda ĝojo, ĉi tiu milito estas tre populara.“
„Ĝojo, onklino Maria?“
„Nu jes, ĉe tiuj, kiuj ne havas amatan familianon formarŝontan. Ke vi estas malĝoja, mi bone konjektis, kaj pro tio mi venis. Via patro ankaŭ tuj alvenos, ne por konsoli, sed por gratuli: li ĝojegas pro la milito kaj opinias, ke estas bonega ŝanco por Arno, ke li povas partopreni. Verdire li estas prava… por soldato ne estas pli bona afero ol milito. Tiamaniere vi ankaŭ devas ĝin konsideri, kara infano — plenumo de ofica devo ĉion superas. Kio devas esti —“
„Jes, vi estas prava, onklino, kio devas esti — kio estas neŝanĝebla —“
„Kio estas laŭ la volo de Dio“ — enmetis onklino Maria plifortigante.
„Tion oni devas elteni submetiĝe kaj kuraĝe.“
„Bone, Marta. Ĉio ja alvenas kiel ĝi estas neŝanĝeble antaŭfiksita de la ĉioscia, ĉiam bonfara Providenco. La morthoro de ĉiu homo estas fiksita jam depost lia naskiĝa horo. Kaj ne preĝos tiom multe kaj fervore por niaj karaj militistoj —“
Mi ne povis diskuti la kontraŭdiron entenatan en la du supozoj: ke la morto povas esti determinita kaj samtempe evitota per preĝoj. Mi mem ĝin ne komprenis, kaj dank’ al mia edukado, mi havis la konfuzan konscion, ke oni ne devas ekrezoni pri tiaj sanktaj temoj. Se mi estus espriminta tiajn skrupulojn antaŭ mia onklino, mi ŝin estus treege ofendinta. Nenio ŝin plej grave