Saltu al enhavo

Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Rifuzita! La ultimato rifuzita! Tio okazis en Torino, la 26an de Aprilo. La ĵetkuboj falis — la milito efektiviĝis.

De unu semajno mi estis preparita por la katastrofo, tamen ĝia realiĝo donis al mi kruelan baton. Plorĝemante mi min ĵetis sur la kanapon, kaŝante la kapon en la kusenoj, kiam Arno alportis al mi tiun ĉi sciigon.

Li sidiĝis apud mi kaj kviete min konsolis.

„Karulino mia, kuraĝon — trankviliĝu! Ne estas tiel terure… post malmulte da tempo ni revenos hejmen kiel venkintoj… Tiam ni ambaŭ estos duoble feliĉaj. Ne ploru, tio disŝiras al mi la koron… mi preskaŭ pentas, ke mi promesis ĉiuokaze kuniri… sed ne, konsideru: se miaj kamaradoj devas formarŝi, ĉu mi rajtas resti hejme? Vi mem devus honti pri mi… Iufoje mi ja devos ricevi la fajrobapton — antaŭ ol tio estos okazinta, mi ne povas senti min viro kaj soldato. Nur pripensu, kiel bele estus — se mi revenus — kun tria stelsigno sur la kolumo — eble kun kruco sur la brusto“.

Mi apogis mian kapon sur lian ŝultron kaj tie daŭrigis la ploradon. Kiel malgrandaj estis nun denove miaj pensoj: stel- kaj krucosignoj ŝajnis al mi tiel senvaloraj briletaĵoj… Dek grandkrucoj sur tia kara brusto ne povus kompensi la teruran eblecon, ke kuglo ĝin frakasus.

Arno kisis mian frunton, kaj min kviete flanken ŝovinte, ekstariĝis:

„Mi nun devas foriri, kara infano — al mia kolonelo. Finu vian ploradon… Reveninte, mi espereble vin trovos kuraĝa kaj serena — mi tion bezonas, por ne esti impresata de malgajaj antaŭsentoj. Nun, je tempo tiel decidiga, mia propra edzineto ne faros ion ajn, por forpreni de mi kuraĝon kaj malhelpi mian agemecon. Adiaŭ karulino.“ Kaj li foriris.

Mi restariĝis. Liaj lastaj vortoj ankoraŭ resonis en miaj oreloj. Jes, evidente: mia devo nun estis ne nur ne malhelpi lian agemecon, sed laŭeble ĝin plifortigi. Tio estas ja la sola maniero, laŭ kiu ni virinoj povas montri nian patriotismon kaj partopreni en la gloro, kiun niaj edzoj akiras sur la batalkampo… „batalkampo“ — strange, kiel tiu ĉi vorto sin nun prezentis al mia spirito kun du tute malsamaj signifoj. Duone kun la kutima, historia, patoza, admirinda signifo, duone kun la naŭziga de la sangaj, brutaj silaboj „batal“… Jes, batitaj, buĉitaj ili kuŝos sur la kampo, la kompatindaj homoj — kun disstarantaj, ruĝaj vundoj — kaj eble inter ili… Ĉe tiu ĉi penso mi eklaŭtigis krion.