Novara… Ha, se la bona patro Radetzki ne estus mortinta pasintan jaron, li ree ĉefus sian armeon, kaj mi, pro Dio, irus kun li… Ni ambaŭ jam montris, kiamaniere oni traktas tiujn Italojn. Sed la leciono ne sufiĉas al ili, ili deziras duan. Bonege: nia lombard-venecia reĝlando havos tre ŝatindan pligrandigon per la piemonta lando — mi jam antaŭvidas la eniron de niaj trupoj en Torino.“
„Sed paĉjo, vi parolas, kvazaŭ oni jam deklaris la militon, kaj vi ĝojas pri tio. Tamen… se Arno devas formarŝi?“ La larmoj denove malsekigis miajn okulojn.
„Tipon li certe faros — la enviinda karulo.“
„Sed mia teruro — la danĝero —“
„Ne timu la danĝeron! Oni revenas hejmen eĉ el milito, kiel pruvas mia persono. Mi partoprenis en pli ol unu militiro. Dank’ al Dio mi ankaŭ pli ol unu fojon estis vundita — kaj tamen mi vivas, tial ke la sorto volis, ke mi vivu.“
La malnova fatalista dirmaniero! La sama, kiu decidis pri la estonta profesio de Ruru, kaj kiun mi nun denove akceptis kiel saĝecon.
„Se eble mia regimento ne devas marŝi —“ ekdiris Arno.
„Jes, jes,“ interrompis mi ĝoje, „jen estas ankoraŭ espero.“
„Tiam mi petos, ke oni min transmetu, se eble —“
„Tio estos tute ebla“, certigis mia patro. „Hess estos ĉefkomandanto, kaj li estas mia bona amiko.“
Mia koro tremadis, sed mi ne povis fari alie ol admiri tiujn du virojn. Kun kia ĝoja egalanimeco ili parolis pri estonta militiro, kvazaŭ temus pri projektita promenado. Mia kuraĝa Arno eĉ deziris libervole renkonteniri al la malamiko, ne estante alvokita de la devo, kaj mia grandanima patro konsideris tion tute simpla kaj natura. Mi ree ekkuraĝiĝis. Estu for, mia infanaĵa virina senkuraĝeco! Mi devas iĝi inda je tiuj ĉi miaj karuloj, mi devas altigi mian koron super ĉiujn egoistajn terurojn kaj nur havi la belan konscion: Mia edzo estas heroo.
Mi eksaltis kaj etendis al li ambaŭ manojn:
„Arno, mi estas fiera pri vi!“
Li altiris miajn manojn al siaj lipoj, kaj, turnita al la patro, kun ĝojradianta mieno:
„Tiun ĉi knabinon vi bone edukis, bopatro!“
*