Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
16
 

Sin turnis; kaj latilonge la dezerta
Marbordo Lionesa li ekvidis
La promontorojn, unu post alia,
Ekflami, gis la ri¢a okcidento ;
Kaj ¢ciu supre fajron kiel stelon,
Kaj sube strangan maran lumon havis.
Kaj en la lumo blankaj marvirinoj
Nagadis, kaj de l' maro iris fortaj
Estaĵoj, kiuj havis virajn brustojn,
Kaj tra la tuta lando kriegadis
Per forta mara voco. Feinetoj
Respondis el kavetoj kaj kavegoj,
Per yocoj, al trumpeto malproksima
simile. Tion diris mia patro,
Kj plu: Car kiam li eliris frue
Matene, tra I’ arbaro duonhela,
Li mem ekvidis tri spiritojn gaje
Frenezajn, kiuj en la flanka vojo
Surjetis sin sur altan floron, kiu
Sub ili tremis tiel kiel tremas
La kardo, kiam tri kardeloj grizaj
Batalas pro la semoj. Ciutage
En la vespero, antati la ¢evalo,
Ekdancis kaj diskuris la feina
Lumanta bandg, reunigis sin
Kaj tiam redancadis kaj diskuris;
Car vivoplena la tutmondo estis.
Kaj kiam li alvenis Kameloton,
Aera rondo da dancantoj, kiuj