Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
28
 

De Usk' aŭ Kameloto, via ombro
El unu ĉambro al alia glitus,
Kaj per brodaĵ' pendanta, aŭ per ĉia
Lasita ornamaj', aŭ ĉia eĥo
Sur la ŝtuparo, de l' fantom-piedoj,
Mi estus de ĝi ĉiam vizitata.
Ne pensu, tamen, kvankam vi ne volis
Amadi“ vian edzon, ke li estas
Perdinta tute por vi sian amon.
El tiaj malfortikaj elementoj
Ne estas mi farita. Sed mi devas
Vin lasi, ho! virin”! al via honto!
Mi kredas ke, el ĉiuj malamikoj
Publikaj, li la plej malbona estas,
Kiu, pro siaj idoj, aŭ si mem,
Por savi sian nomon de skandalo,
Permesas al l'edzino malhonesta
Ke ŝi en lia hejmo plu vivadu
Kaj regu: Ĉar. pro lia malkuraĝo,
Ŝi, kiun ĉiuj kredas esti pura,
Simile al malsano ia nova
Kaj nekonata, rampas tra l' amaso
Ne singardema ; per okuloj siaj
La plej malbonajn fulmojn ŝi disĵetas,
1”amikan fidelecon ŝi sekigas,
Ekscitas en la sang' diablajn saltojn,
Kaj la duonon el la junularo
Venenas. Se do tia viro regus,
Li el malbonaj estus plej malbona.