Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
30
 

La peko jam pekita! Kaj mi mem,
Jen, kiel la eterna Di' pardonas,
Tiel mi vin pardonas; la ceteron
Por la animo propra via faru !
Sed kiel diros mi la finan fojon
Al ĉio kion amis mi, adiaŭ?
Ha! ora har' kun kiu alifoje
Mi ofte ludis, nesciante! Ho!
Skulptura imperia formo! Ho!
Beleco tia kian antaŭhavis
Virin' nenia, ĝis kun vi alvenis
Malbeno al la reĝolando. Mi
Ne povas tuŝi viajn lipojn: ili
Ne estas miaj, sed por Lanceloto:
Neniam ili estis por la Reĝo.
Ne povas mi ekpreni vian manon;
Ĝi ankaŭ estas korpo; per la korpo
Pekadis vi; kaj mia propra korpo,
Malsupren rigardante tie-ĉi,
Sur vian malpuregiĝintan, krias
“Mi tute abomenas vin”. Sed tamen
Ho! Gvinevero (ĉar mi ĉiam estis
Virgulo krom por vi) amego mia
Tiele sin enteksis per la korpo
En mian vivon, ke - ha! sorto mia
Fatala! - mi nun amas vin ankoraŭ.
Ke mi ne amas plu, neniu sonĝu!
Sed eble, se purigos vi l'animon,
Kaj vin apogos sur la nian Patron,