Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
31
 

La Kriston; tiam, en alia mondo,
En kiu ĉiuj estos purigitaj,
“Ni ambaŭ antaŭ l'alta Di' kunvenos,
Kaj vi al mi eksaltos, nomos min,
Akceptus min la via propra edzo:
Ne ian ajn animon pli malgrandan,
Sed min, ne Lanceloton, ne alian.
Mi petas ke vi lasu al mi tian
Esperon finan. Nun mi devas iri.
Trumpeto sonas en la densa nokto!
Oni alvokas, por ke mi, la Reĝo,
Nun forkonduku miajn militistojn
Al granda batalado malproksime
En Tokcidento. Tie nun mi devos
“Militi kontraŭ li, la vir nomita
La mia nevo - Sed neniu estas
Parenco mia, kiu sin alligis
Al la nobeloj de l' Ĉevalo Blanka,
La nekristanoj, kaj al kavaliroj,
La perfiduloj, — kaj mortigi lin,
Kaj mi mem morton trovi, aŭ alian
Misteran sorton, kian mi ne scias.
Sed tie-ĉi restante, vi pri ĉio
Sciiĝos: sed neniam mi revenos:
Neniam kuŝos plu je via flanko,
Neniam plu revidos vin: - Adiaŭ- ”.
Kaj dum ŝi kuŝis sur la ter' ĉe liaj
Piedoj, Velspiraĵon de la Reĝo
Ŝi. sentis sur la kolo, kaj ekvidis