La manmovadojn kiuj benas ŝin.
Poste, ne plu aŭdante la piedojn
Armitajn, la Reĝin' sin levis, pala,
Kaj, pro malĝojo, al finestron iris.
“Se eble, ne vidite, mi nur povus
Vizaĝon lian vidi”, ŝi ekpensis.
Kaj jen! ĉe la pordego, sur ĉevalo
Li sidis, kaj la monaĥinoj ĉiuj
Kun lumoj, apud li malgaje staris.
Kaj tiam li, pri la Reĝin' ordonis
Ke ili gardu ŝin, kaj je eterne
Pri ŝi zorgadu. Kaj dum li parolis
Al ili, li mallevas sian kaskon
Sur kiu l' ora drako de Britujo
Fiksita estis: tial ŝi ne vidis
Vizaĝon lian, al anĝel' similan,
Sed vidis, de l' nebul malsekegitan
Kaj de la torĉoj tie lumigitan,
La fajran drakon de l' Pendrako granda,
Kaj eĉ la nokto fajrvaporo ŝajnis.
Li turnis sin; kaj la nebul' lunbrila
En kiu grandegul-fantom' li ŝajnis
Iom post iom lin envolvis, kaj
Lin pli grizigis ĝis li mem similis[1]
Nebulo antaŭ ŝi, fantom' iranta
Al sia sort' fatala. Tiam ŝi
Etendis siajn brakojn, kaj tre laŭte
Ekkriis: “Ho! Arturo! ”Sed la voĉo
Al ŝi subite mankis; tiam, kiel
- ↑
similis aŭ nur estis?