Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La rivereto, kiu, ekfalante
El la ŝtonego alta en l'aeron
Sin interrompis, sed en malsupraĵo
Sin rekunigas eĉ pli forte, kaj
Brilante fluas tra la valo, tiel
Pasie ŝi komencis reparoli.
“Irinta, foririnta! Edzo mia!
Mortigi nun, kaj esti mortigota!
Per mia peko: kaj li min pardonis,
Sed mi ne povas iom ekparoli.
Adiaŭ? al adiaŭ' devis mi
Respondi ion, sed kompato lia
Sufokis min: la Reĝ', Sinjoro mia,
Fidela edzo mia foririnta!
Ĉu mi kuraĝas nomi lin 'la mia'?
La ombro de alia ligas sin
Al mi, kaj malpurigas min. Li mem,
La Reĝo, nomis min malpurigita!
Ĉu mi mortigos min? Ĉu tio helpos?
Mortigi mian pekon mi ne povas
Se la anim' animo estas; nek
Mortigi mian honton, nek finigi
Ĝin kune kun la vivo. El la tagoj
Semajnoj kreskos, kaj el la semajnoj
Monatoj venos; poste la monatoj
Sin multobligos kaj la jarojn igos;
La jaroj kune ruliĝintaj estos,
Kaj la centjaroj iĝos, sed eterne
La mia nomo estos nom' hontinda,