Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
34
 

Ne devas mi tro pensi pri la venko
De l'fam'. La monda estu. Tio estas
Nur de la mondo. Ĉu pretere io
Ekzistas? Ĉu espero ia estas?
Mi kredas ke espero estas; se
Li, parolante pri esper', ne mokis.
“Espero mia” li ĝin nomis. Tamen,
Li mem neniam mokis, ĉar la moko
Nur estas la kolero de koretoj
Kaj ho! benita estu li, la Reĝo,
Kiu, la pekon al mi pardoninte,
Al mi Vesperon donis ke mi povos
En mia propra kor” estingi ĝin,
Kaj antaŭ alta Dio en ĉielo
Edzino lia esti. Ha! ĝentila
Kaj nobla Edzo, kiu ĉiam estis
Por viaj kavaliroj, kiel estas
La konscienco por la batalantaj
Sentaĵoj de sanktulo. Mia falsa
Volupta fiereco, ricevinta
Impreson ĉian de malsupre tiel
Facile, ne suprenrigardi volis,
Aŭ duonmalestimis tian supron
Kiun mi ne deziris aŭ ne volis
Atingi. Ĉar mi kredis ke en tia
Aer' maldensa mi ne povus spiri,
|” alta pureco de perfekta lumo.
Varmecon kaj koloron mi deziris
Kiuj en Lancelot' trovitaj estis,