Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
35
 

Nun, kiel estas vi, mi konas vin:
La vir' plej nobla, ankaŭ la plej homa,
Nek Lanceloto, nek alia. - Ha!
Ĉu estas ja neniu, kiu diros
Nun al la Reĝo ke mi amas lin,
Kvankam malfrue? - antaŭ ol li iros
Al la terura batalado? Ne,
Neniu! mi mem en la ekzistado
Pli pura devos diri ĝin, ĉar estas
Hodiaŭ tro kuraĝe! Dio mia,
De via bela mondo kiom mi
Nun estus profitinta, se imi estus
Aminta la estaĵon la plej noblan?
Ĉar mia devo estis la plej altan
Amadi; certe, ĝin sciinte, estus
Benita mi, kaj ĝin vidinte, mi
Feliĉigita estus. La plej altan
Vidante, ni necese devas ami
Nur ĝin, nek Lanceloton, nek alian”.
Tiam sentinte ke la ŝiajn manojn
lu ektuŝis, ŝi lokulojn kovris;
Poste rigardis; kaj la novicinon
Plorantan kaj preĝantan ŝi ekvidis,
Kaj diris; “Ĉu mi mem, ho fraŭlineto,
Ne estas pardonita?” Kaj ĉirkaŭe,
La sanktaj monaĥinoj ĉiuj staris
Plorantaj; kaj kor” ŝia malligiĝis,
Kaj ankaŭ ŝi kun ili ploris. Tiam
Ŝi diris; “Ho! dolĉegaj virgulinoj,