Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
36
 

Enfermu min per muroj Ĉirkaŭantaj
De la monaĥinejo, de la voĉoj
Kriantaj, “ honto, honto! ”; mi ne devas
Min mem malŝati, ĉar li min amadas.
Ke li ne amas plu, neniu pensu.
Permesu tial, se vi ne tremegos
Pro mi, kaj ne malvole nomos min
Jratino, ke mi tie-ĉi nun vivu,
Min vestu en la nigrablankan veston,
Kaj, kiel vi mem, monaĥino estu;
Ke mi je viaj fastoj fastu; sed
Ne festu viajn festojn; ne malĝoju
Pri viaj ĝojoj, tamen ne ĝojegu;
Je la Diservoj viaj partoprenu,
Kaj preĝu, kaj ricevu viajn preĝojn;
Kuŝiĝu antaŭ la sanktejoj; faru
La plej humilajn devojn de la domo;
Promenu en kiostro la mafMela ;
Donacu al mizeraj malsanuloj,
Kiuj pli riĉaj estas je l' okuloj
De la Elaĉetinto, kaj pli sanaj
Ol mi; kuracu la iliajn vundojn,
Kaj miajn proprajn resanigu; Tiel,
Per preĝoj kaj almozoj, mi atingos
La finon de l' volupta tago, kiu
La Reĝon, mian Edzon, ruinigis ”.
Tiel ŝi diris: ili ŝin akceptis.
Kaj ĉiam esperante, sed timante
“Ĉu estas tro malfrue?” ŝi kun ili