Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
GVINEVERO

El la kortego Gvinever’, reĝino,
Jam estis forkurinta. Ĉe l’sanktejo
De Amsburio ŝi, plorante, sidis;
Kun ŝi nur fraŭlineto, novicino.
Lumeto unu inter ili brilis
Malheligita pro l’ nebul’ rampanta;
Ĉar ĝi, sub luno plena sed kaŝita,
Ekstere la senvivan teron kovris,
Simile al morttuko sur vizaĝo;
Kaj jen la tuta land’ kvieta estis.
Ŝi, pro la Kavalir’ Modredo, tien
Forkuris; ĉar li, kiel ruza besto
Kuŝante, kun l’okuloj al la trono,
Ŝanceton nur atendis por eksalti.
Por tia celo, li malvarmetigis
La popularajn laŭdoln pri la reĝo,
Per malaltigo aŭ ridet’ silenta.
Kun Kavaliroj de l’Ĉevalo Blanka,
La nekristana gento kiun lasis
Hengisto, li intrigis; kaj li penis
La Rondan Tablon de Artur’ disrompi