Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kaj fendatigi ĝin per malpacegoj
Por sia cel’ perfida; kaj malamo
Al Lancelot’ akrigis ĉian agon.
Okazis tiel. En mateno Maja,
El la kortego ĉiuj, verdaveste,
Kun plumoj kiel floroj de kratago,
Revenis de l’ kutima Maja festo:
Tiam, ankoraŭ en la verda vesto,
Modredo, nur okulo kaj orelo,
Surrampis l’altan muron de l’ĝardeno
Ian skandalon eble por spioni,
Kaj vidis la reĝinon kiu sidas
Kun Enid la korteganin’ plej bona,
Kaj Vivjen la plej ruza kaj malbona;
Sed tion nur li vidis; Lanceloto
Trairis, kaj ekvidis lin kuŝantan,
Kaj, kiel ĝardenisto de l’ brasiko
Forprenas ian verdan raŭpon, tiel
De l’muro kaj floranta herbetaĵo
Lin, je l’talon’ kalkan’, fortiris Lanceloto
Kaj lin deĵetis teren, kiel vermon.
Sed eksciinte ke li estas princo
Kvankam malpurigita per la polvo,
Li, en malbona homo honorante
La reĝan sangon, kiel eble sin
Plej multe senkulpigis; kaj nobele
Li faris tion, sen malŝato ia.
Ĉar tiam estis kavalir’ neniu
El la plej noblaj de Arturo, kiu