Okupis sin je malŝatado. Tamen,
Se iu estus ĝiba aŭ lamulo,
La homoj kiujn Dio kreis altaj
Kaj sanamembraj, al li malŝatadon
Permesis, kvazaŭ de difektoj liaj
Alian parton; kaj respondis dolĉe
Al li la Reĝ’, kaj same sia Tablo.
Do Lancelot’ la Princon helpis levi,
Kaj tiu-ĉi sin levis multefoje,
Genuojn siajn batis eĉ fortege,
Kaj tiam ekridetis kaj foriris.
Sed ĉiam poste, la perfort’ malgranda
Al li farita, lin maltrankviligis,
Kaj mordis lian koron, kiel vento
Akrega kiu, dum la tuta tago,
Sulkigas la lageton apud ŝtono
Sur la dezerta bordo de la maro.
Sed kiam Lancelot’ rakontis tion
Al la Reĝino, ŝi ekridis iom
Pro la enpolva falo de Modredo;
Sed poste tremis, kiel la vilaĝa
Edzino kiu kriis “Mi ektremas,
Ĉar iu nun surpaŝas mian tombon”.
Tiam ankoraŭ ridis pli malmulte:
Ŝi preskaŭ antaŭvidis ke Modredo,
La ruza besto, ŝian kulpiĝecon
Nun serĉos ĝis li trovos ĝin, kaj ĉiam
Malestimata estos ŝia nomo.
De tiam ŝi malofte kuraĝiĝis
Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/9
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estis validigita